1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2Kial vi uzas ĉe vi en la lando de Izrael ĉi tiun proverbon kaj diras: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis? 3Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos ĉe vi tiun proverbon en Izrael. 4Jen ĉiuj animoj apartenas al Mi: kiel la animo de la patro, tiel ankaŭ la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos. 5Sed se iu estas virta kaj agas laŭleĝe kaj juste; 6ne manĝas sur la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo de Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne alproksimiĝas al virino en la tempo de ŝia monataĵo; 7neniun perfortas, redonas al la ŝuldanto lian garantiaĵon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto; 8ne donas kontraŭ procentegoj kaj ne prenas troprofiton, detenas sian manon de maljustaĵo, faras inter homo kaj homo juĝon justan; 9sekvas Miajn leĝojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin ĝuste: tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo. 10Sed se li naskigis filon, kiu estas rabisto, verŝas sangon, aŭ faras ion similan; 11kaj ĉion diritan li mem ne faras, sed li manĝas sur la montoj, malpurigas la edzinon de sia proksimulo; 12perfortas malriĉulon kaj senhavulon, faras rabadon, ne redonas garantiaĵon, levas siajn okulojn al idoloj, faras abomenindaĵon; 13donas kontraŭ procentegoj, prenas troprofiton: ĉu tia povas vivi? li ne devas vivi: ĉar li faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn, li devas morti; lia sango estu sur li. 14Sed jen li naskigis filon, kiu vidas ĉiujn pekojn de sia patro, kiujn ĉi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan: 15sur la montoj li ne manĝas, siajn okulojn li ne levas al la idoloj de la domo de Izrael, la edzinon de sia proksimulo li ne malpurigas; 16li neniun perfortas, garantiaĵon ne prenas, rabadon ne faras, sian panon li donas al malsatulo kaj nudulon li kovras per vesto; 17de premado de malriĉulo detenas sian manon, procentegon kaj troprofiton ne prenas, plenumas Miajn ordonojn kaj sekvas Miajn leĝojn: li ne mortos pro la pekoj de sia patro, sed li nepre vivos. 18Kaj lia patro, ĉar li faris kruelaĵojn, prirabis fraton, kaj faris inter sia popolo tion, kio estas nebona: li mortos pro siaj malbonagoj. 19Vi diros: Kial filo ne estas punata pro la malbonagoj de la patro? La filo agis ĝuste kaj juste, observis ĉiujn Miajn leĝojn kaj plenumis ilin; tial li nepre vivos. 20Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li. 21Sed se malpiulo deturnas sin de ĉiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos ĉiujn Miajn leĝojn kaj agados ĝuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos. 22Ĉiuj liaj malbonagoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn li faris, li vivos. 23Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos. 24Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al ĉiuj abomenindaĵoj, kiujn faras malpiulo: ĉu li tiam povas vivi? Ĉiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos. 25Vi diros: Ne ĝusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Aŭskultu do, ho domo de Izrael: Ĉu Mia maniero de agado estas ne ĝusta? Ne, via konduto estas ne ĝusta. 26Kiam virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn kaj mortas pro tio, tiam li mortas pro siaj malbonagoj, kiujn li faris. 27Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas ĝuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo. 28Ĉar li rigardis, kaj retiris sin de ĉiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos. 29La domo de Izrael diros: Ne ĝusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. Ĉu Mia agadmaniero estas ne ĝusta, ho domo de Izrael? Ne, via agadmaniero estas ne ĝusta. 30Tial Mi juĝos vin, ho domo de Izrael, ĉiun laŭ lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo. 31Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael? 32Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.¶