1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2Ho filo de homo! profetu pri la profetoj de Izrael, kiuj profetas, kaj diru al tiuj, kiuj profetas laŭ sia propra bontrovo: Aŭskultu la vorton de la Eternulo! 3Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la senprudentaj profetoj, kiuj gvidas sin per sia propra spirito kaj nenion vidis! 4Kiel vulpoj kaj ruinoj estas viaj profetoj, ho Izrael. 5Vi ne eliras al la breĉoj, nek baras baron ĉirkaŭ la domo de Izrael, por stari en la batalo en la tago de la Eternulo. 6Ilia vizio estas senenhava, ilia antaŭdiro estas mensogo. Ili diras: La Eternulo diris — sed la Eternulo ilin ne sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto plenumiĝos. 7Vi vidis ja vizion senenhavan, kaj vi eldiras antaŭdiron mensogan; vi diras: Tiel parolas la Eternulo — kvankam Mi ne parolis.¶ 8Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi predikas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon, jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Sinjoro, la Eternulo. 9Kaj Mia mano estos kontraŭ la profetoj, kiuj profetas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon; en la konsilo de Mia popolo ili ne estos, kaj en la registro de la domo de Izrael ili ne estos enskribitaj, kaj en la landon de Izrael ili ne venos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo. 10Pro tio, ĝuste pro tio, ke ili erarigas Mian popolon, antaŭdirante pacon, kvankam paco ne estos, kaj kiam la popolo konstruas barilon, ili ŝmiras ĝin per maltaŭga mortero — 11diru al tiuj, kiuj ŝmiras per maltaŭga mortero, ke ĝi defalos; estos pluvego, kaj vi, ŝtonoj de grandega hajlo, falos sur ĝin, kaj forta vento ĝin krevigos. 12Kaj jen la muro falis; ĉu oni ne diros al vi: Kie estas la mortero, per kiu vi ŝmiris? 13Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi elpuŝos fortan venton en Mia indigno kaj pluvegon en Mia kolero kaj ŝtonojn de hajlo en Mia furiozo, por ĉion ekstermi. 14Mi detruos la muron, kiun vi ŝmiris per maltaŭga mortero, Mi disŝutos ĝin sur la teron tiel, ke nudiĝos ĝia fundamento; kaj ĝi disfalos, kaj vi pereos meze de ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 15Kaj Mi plene kontentigos Mian koleron sur la muro, kaj sur tiuj, kiuj ŝmiris ĝin per maltaŭga mortero, kaj Mi diros al vi: Jam ne ekzistas la muro, kaj jam ne ekzistas tiuj, kiuj ŝmiris ĝin. 16Tiaj estas la profetoj de Izrael, kiuj profetas pri Jerusalem, kaj predikas al ĝi vizion pri paco, kvankam paco ne estos, diras la Sinjoro, la Eternulo.¶ 17Kaj vi, ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la filinoj de via popolo, kiuj profetas laŭ elpenso de sia koro; kaj profetu pri ili, 18kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub ĉiujn kubutojn kaj faras kaptukojn por kapoj de ĉia alteco, por kapti animojn! kaptante la animojn de Mia popolo, vi volas konservi viajn animojn. 19Kaj vi malsanktigas Min antaŭ Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte aŭskultas mensogon. 20Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iros kontraŭ viajn kusenojn, per kiuj vi kaptas tie la animojn flugemajn, Mi elŝiros ilin el viaj brakoj, kaj forliberigos la animojn, kiujn vi allogas, ke ili flugu. 21Kaj Mi disŝiros viajn kaptukojn, kaj savos Mian popolon el viaj manoj, kaj ili ne plu estos kaptotaĵo por viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 22Ĉar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon — 23tial vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antaŭdirojn; kaj Mi savos Mian popolon el viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.¶