1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi loĝas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por aŭdi, sed ili ne aŭdas; ĉar ili estas domo malobeema. 3Tial, ho filo de homo, faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaŭ iliaj okuloj, formigru antaŭ iliaj okuloj el via loko en alian lokon; eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema. 4Kaj elportu viajn necesaĵojn, kaj necesaĵojn de migranto, tage antaŭ iliaj okuloj; kaj vi mem eliru antaŭ iliaj okuloj vespere, kiel eliras migrantoj. 5Antaŭ iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la muro kaj eliru tra ĝi. 6Antaŭ iliaj okuloj metu la necesaĵojn sur la ŝultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian vizaĝon, por ke vi ne vidu la teron; ĉar Mi faris vin antaŭsigno por la domo de Izrael. 7Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi: miajn necesaĵojn mi elportis, kiel necesaĵojn de migranto, ĉe la taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian ŝultron antaŭ iliaj okuloj. 8Kaj matene aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 9Ho filo de homo! ĉu la domo de Izrael, la domo malobeema, ne demandis vin, kion vi faras? 10Diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉi tiu portaĵo koncernas la princon de Jerusalem, kaj la tutan domon de Izrael, kiu estas en ĝi. 11Diru: Mi estas via antaŭsigno: kiel mi agis, tiel oni agos kun ili: en elhejmiĝon, en kaptitecon ili iros. 12Kaj la princo, kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn aĵojn sur la ŝultron kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian vizaĝon, por ke li ne vidu per la okulo la teron. 13Kaj Mi sternos Mian reton kontraŭ li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la Ĥaldeoj; sed li ĝin ne vidos, kvankam tie li mortos. 14Kaj ĉiujn liajn ĉirkaŭantojn, liajn helpantojn, kaj ĉiujn liajn taĉmentojn Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili glavon. 15Kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disĵetos ilin en la landojn. 16Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri ĉiuj siaj abomenindaĵoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.¶ 17Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 18Ho filo de homo! manĝu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun ĉagreno kaj zorgoj. 19Kaj diru al la popolo de la lando: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la loĝantoj de Jerusalem, pri la lando de Izrael: Sian panon ili manĝos en zorgoj, kaj sian akvon ili trinkos en teruro; ĉar la lando dezertiĝos de sia abundo pro la maljustaĵoj de ĉiuj siaj loĝantoj. 20Kaj la loĝataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.¶ 21Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 22Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan: Pasos multe da tempo, kaj ĉiu antaŭdiro malaperos? 23Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi neniigos ĉi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili: Proksima jam estas la tempo kaj la plenumiĝo de ĉiu antaŭdiro. 24Ĉar neniu profetaĵo estos plu vana, kaj neniu antaŭdiro estos dusenca en la domo de Izrael. 25Ĉar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumiĝos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi ĝin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.¶ 26Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 27Ho filo de homo! jen la domo de Izrael diras: La profetaĵo, kiun li profetas, venos ankoraŭ post longa tempo; pri tempoj malproksimaj li profetas. 28Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Neniu el Miaj vortoj plu prokrastiĝos; vorto, kiun Mi diros, plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.¶