1Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi: prenu unu virbovidon kaj du virŝafojn sendifektajn; 2kaj macan panon, kaj macajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, ŝmiritajn per oleo; el delikata tritika faruno faru ilin. 3Kaj metu ilin en unu korbon, kaj venigu ilin en la korbo, kaj ankaŭ la bovidon kaj la du virŝafojn. 4Kaj Aaronon kaj liajn filojn alvenigu al la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo. 5Kaj prenu la vestojn, kaj metu sur Aaronon la ĥitonon kaj la tunikon de la efodo kaj la efodon kaj la surbrustaĵon, kaj zonu lin per la zono de la efodo. 6Kaj metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron. 7Kaj prenu la oleon de sanktoleado, kaj verŝu sur lian kapon kaj sanktoleu lin. 8Kaj liajn filojn alvenigu, kaj vestu ilin per la ĥitonoj. 9Kaj zonu ilin per zono, Aaronon kaj liajn filojn, kaj alligu sur ili mitrojn, por ke al ili apartenu la pastreco laŭ eterna leĝo; kaj konsekru Aaronon kaj liajn filojn. 10Kaj alvenigu la bovidon antaŭ la tabernaklon de kunveno, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la bovido. 11Kaj buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 12Kaj prenu iom el la sango de la bovido kaj metu per viaj fingroj sur la kornojn de la altaro, kaj la tutan ceteran sangon elverŝu ĉe la bazo de la altaro. 13Kaj prenu la tutan sebon, kiu kovras la internaĵon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj incense bruligu ilin sur la altaro. 14Kaj la karnon de la bovido kaj ĝian felon kaj ĝian malpuraĵon forbruligu per fajro ekster la tendaro; ĝi estas pekofero. 15Kaj unu virŝafon prenu, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virŝafo. 16Kaj buĉu la virŝafon, kaj prenu ĝian sangon kaj aspergu la altaron ĉirkaŭe. 17Kaj la virŝafon dishaku en partojn, kaj lavu ĝian internaĵon kaj ĝiajn krurojn, kaj metu ilin sur ĝiajn partojn kaj sur ĝian kapon. 18Kaj forbruligu la tutan virŝafon sur la altaro; ĝi estas brulofero por la Eternulo; agrabla odoraĵo, fajrofero por la Eternulo ĝi estas. 19Kaj prenu la duan virŝafon, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virŝafo. 20Kaj buĉu la virŝafon, kaj prenu iom el ĝia sango kaj metu sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la malsupran randon de la dekstra orelo de liaj filoj kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj aspergu per la sango la altaron ĉirkaŭe. 21Kaj prenu el la sango, kiu estos sur la altaro, kaj sanktan oleon, kaj aspergu Aaronon kaj liajn vestojn kaj liajn filojn kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj sanktiĝos li kaj liaj vestoj kaj liaj filoj kaj la vestoj de liaj filoj kune kun li. 22Kaj prenu de la virŝafo la sebon kaj la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj la dekstran femuron, ĉar tio estas virŝafo de konsekrado; 23kaj unu bulon da pano kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, el la korbo kun macoj, kiu staras antaŭ la Eternulo; 24kaj metu ĉion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj skuu tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo. 25Kaj prenu tion el iliaj manoj, kaj forbruligu ĝin sur la altaro kune kun la brulofero, kiel agrablan odoraĵon antaŭ la Eternulo; ĝi estas fajrofero por la Eternulo. 26Kaj prenu la brustaĵon de la virŝafo de konsekrado de Aaron, kaj skuu ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; kaj tio estos via parto. 27Kaj sanktigu la brustaĵon de skuado kaj la femuron de levado, kiuj estis skuitaj kaj levitaj el la virŝafo de konsekrado de Aaron kaj de liaj filoj; 28kaj tio estu por Aaron kaj por liaj filoj porĉiama destinitaĵo de la Izraelidoj; ĉar ĝi estas levofero, kaj levofero ĝi estu de la Izraelidoj, el iliaj pacoferoj ilia levofero al la Eternulo. 29Kaj la sanktaj vestoj de Aaron estu por liaj filoj post li, por ke ili estu sanktoleataj en ili kaj por ke ili estu konsekrataj en ili. 30Dum sep tagoj portu ilin sur si tiu el liaj filoj, kiu estos pastro anstataŭ li, kaj kiu venos en la tabernaklon de kunveno, por servi en la sanktejo. 31Kaj la virŝafon de konsekrado prenu, kaj kuiru ĝian viandon sur sankta loko. 32Kaj Aaron kaj liaj filoj manĝu la viandon de la virŝafo, kaj la panon, kiu estas en la korbo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 33Kaj ili tion manĝu, ĉar per tio ili puriĝis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj. Laiko tion ne manĝu, ĉar tio estas sankta. 34Se el la viando de konsekrado kaj el la pano restos iom ĝis la mateno, tiam forbruligu la restaĵon per fajro; ĝi ne estu manĝata, ĉar ĝi estas sankta. 35Kaj agu kun Aaron kaj kun liaj filoj tiel, kiel Mi ĉion ordonis al vi; dum sep tagoj konsekru ilin. 36Kaj propekan bovidon oferu ĉiutage por senpekiĝo; kaj senpekigu la altaron, oferante sur ĝi, kaj oleu ĝin, por ĝin sanktigi. 37Dum sep tagoj senpekigu la altaron kaj sanktigu ĝin; kaj la altaro fariĝu plejsanktaĵo; ĉio, kio ektuŝos la altaron, fariĝos sankta.¶ 38Jen tio, kion vi metos sur la altaron: du jaraĝajn ŝafidojn ĉiutage, ĉiam; 39unu ŝafidon oferu matene, kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; 40kaj por unu ŝafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por verŝoferi. 41La duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; faru kun ĝi kiel kun la matena donofero kaj verŝofero, ke ĝi estu agrabla odoraĵo, fajrofero por la Eternulo, 42ĉiama brulofero en viaj generacioj ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaŭ la Eternulo, kie Mi aperados antaŭ vi, por paroli tie kun vi. 43Kaj Mi aperados tie antaŭ la Izraelidoj, kaj la loko sanktiĝos per Mia gloro. 44Kaj Mi sanktigos la tabernaklon de kunveno kaj la altaron; kaj Aaronon kaj liajn filojn Mi sanktigos, por ke ili estu Miaj pastroj. 45Kaj Mi loĝos inter la Izraelidoj, kaj Mi estos por ili Dio. 46Kaj ili sciu, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, kiu elirigis ilin el la lando Egipta, por ke Mi loĝu inter ili, Mi, la Eternulo, ilia Dio.¶