1Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis ĉi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene:¶ 2Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, 3La Eternulo estas viro de milito, 4La ĉarojn de Faraono kaj lian militistaron Li ĵetis en la maron; 5Abismoj ilin kovris; 6Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, 7Per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontraŭulojn; 8De Via kolera blovo montiĝis akvo, 9La malamiko diris: Mi persekutos, 10Vi blovis per Via spirito, kaj ilin kovris la maro; 11Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? 12Vi etendis Vian dekstran manon, 13Vi kondukis kun Via favorkoreco tiun popolon, kiun Vi liberigis; 14Aŭdis popoloj kaj ektremis; 15Tiam ektimis la ĉefoj de Edom; 16Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; 17Vi venigos ilin, kaj plantos ilin 18La Eternulo reĝos ĉiam kaj eterne. 19Ĉar la ĉevaloj de Faraono kun liaj ĉaroj kaj rajdantoj eniĝis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro. 20Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj ĉiuj virinoj eliris post ŝi kun tamburinoj kaj dancante. 21Kaj Mirjam antaŭkantis al ili:¶ 22Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Ruĝa Maro, kaj ili eliris al la dezerto Ŝur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto kaj ne trovis akvon. 23Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, ĉar ĝi estis maldolĉa; tial oni donis al la loko la nomon Mara. 24Kaj la popolo ekmurmuris kontraŭ Moseo, dirante: Kiam ni trinkos? 25Tiam li kriis al la Eternulo, kaj la Eternulo montris al li arbon, kaj li ĵetis ĝin en la akvon, kaj la akvo fariĝis dolĉa. Tie Li donis al ili leĝon kaj juĝon, kaj tie Li ilin elprovis. 26Kaj Li diris: Se vi aŭskultados la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio plaĉas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados ĉiujn Liajn leĝojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; ĉar Mi estas la Eternulo, via saniganto.¶ 27Kaj ili venis al Elim; tie estis dek du fontoj de akvo, kaj sepdek daktilpalmoj. Kaj ili starigis tie sian tendaron ĉe la akvo.¶