1Tio estis en la tempo de Aĥaŝveroŝ, de tiu Aĥaŝveroŝ, kiu reĝis de Hindujo ĝis Etiopujo, super cent dudek sep landoj. 2En tiu tempo, kiam la reĝo Aĥaŝveroŝ sidis sur sia reĝa trono en la kastelurbo Ŝuŝan, 3en la tria jaro de lia reĝado, li faris festenon por ĉiuj siaj princoj kaj siaj servantoj, por la potenculoj de Persujo kaj Medujo, por la landestroj kaj regionestroj, kiuj estis ĉe li, 4montrante la grandan riĉecon de sia regno kaj la majestan belecon de sia grandeco, dum multe da tagoj, dum cent okdek tagoj. 5Kiam finiĝis tiuj tagoj, la reĝo faris por la tuta popolo, kiu troviĝis en la kastelurbo Ŝuŝan, de la grandaj ĝis la malgrandaj, festenon septagan sur la ĝardena korto de la reĝa palaco. 6Blankaj, ruĝaj, kaj bluaj ŝtofoj, fiksitaj per bisinaj kaj purpuraj ŝnuroj, pendis sur arĝentaj ringoj kaj marmoraj kolonoj. Oraj kaj arĝentaj benkoj staris sur podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro. 7La trinkaĵon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj; kaj da reĝa vino estis multe, kiel decis al la reĝo. 8La trinkado estis en ordo, neniu devigis; ĉar tiel la reĝo ordonis al ĉiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laŭ la volo de ĉiu. 9Ankaŭ la reĝino Vaŝti faris festenon por la virinoj de la reĝa domo de la reĝo Aĥaŝveroŝ. 10En la sepa tago, kiam la koro de la reĝo gajiĝis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, Ĥarbona, Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep eŭnukoj, kiuj servadis antaŭ la reĝo Aĥaŝveroŝ, 11ke ili alkonduku la reĝinon Vaŝti al la reĝo en la reĝina krono, por montri al la popoloj kaj al la princoj ŝian belecon; ĉar ŝi estis bela. 12Sed la reĝino Vaŝti ne volis veni laŭ la ordono, kiun la reĝo donis per la eŭnukoj. Tiam la reĝo forte ekkoleris, kaj lia furiozo brulis en li. 13Kaj la reĝo diris al la saĝuloj kompetentaj pri la cirkonstancoj (ĉar la aferoj de la reĝo estis ordinare farataj post konsiliĝo kun ĉiuj konantoj de leĝo kaj juro; 14kaj la plej proksimaj al li estis: Karŝena, Ŝetar, Admata, Tarŝiŝ, Meres, Marsena, kaj Memuĥan, la sep princoj Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton rigardi la vizaĝon de la reĝo kaj okupis la unuan lokon en la regno): 15Kiel oni laŭ la leĝo devas agi kun la reĝino Vaŝti pro tio, ke ŝi ne plenumis la ordonon de la reĝo Aĥaŝveroŝ, donitan per la eŭnukoj? 16Tiam diris Memuĥan antaŭ la reĝo kaj la princoj: La reĝino Vaŝti estas kulpa, ne sole kontraŭ la reĝo, sed kontraŭ ĉiuj princoj, kaj kontraŭ ĉiuj popoloj, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ; 17ĉar la ago de la reĝino fariĝos konata al ĉiuj virinoj tiel, ke ili malrespektos siajn edzojn, dirante: La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti, kaj ŝi ne iris. 18Nun la Persaj kaj Medaj princedzinoj, kiuj aŭdis pri la ago de la reĝino, parolos tiel same al ĉiuj princoj de la reĝo; kaj estos sufiĉe da malhonoro kaj da ĉagreno. 19Se al la reĝo plaĉas, oni elirigu ordonon de la reĝo, kaj oni enskribu ĝin kiel nemalobeeblan leĝon de Persujo kaj Medujo, ke la reĝino Vaŝti ne venu plu antaŭ la reĝon Aĥaŝveroŝ; kaj ŝian reĝinecon la reĝo transdonu al alia virino, kiu estas pli bona ol ŝi. 20Kiam la ordono, kiun la reĝo faris, estos aŭdita en lia tuta regno, kiel ajn granda ĝi estas, tiam ĉiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj ĝis la malgrandaj. 21La parolo plaĉis al la reĝo kaj al la princoj, kaj la reĝo agis konforme al la parolo de Memuĥan. 22Kaj li sendis leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ke ĉiu viro estu ĉefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo.¶