1Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj; 2kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo. 3Sed malĉasteco kaj ĉia malpureco kaj avideco ne eĉ estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj; 4nek ia hontindaĵo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo. 5Ĉar vi ja scias, ke ĉiu malĉastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio. 6Neniu vin trompu per vantaj vortoj; ĉar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio. 7Ne estu do partoprenantoj kun ili; 8ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo 9(ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero), 10provante, kio bone plaĉas al la Sinjoro; 11kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin; 12ĉar estas hontinde eĉ paroli pri tio, kion ili faras sekrete. 13Sed ĉio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, ĉar ĉio elmontrata estas lumo. 14Tial estas dirite: Vekiĝu, dormanto, kaj releviĝu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.¶ 15Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsaĝaj, sed kiel saĝaj; 16elaĉetante la tempon, ĉar malbonaj estas la tagoj. 17Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro. 18Kaj ne ebriiĝu per vino, en kio estas diboĉo, sed pleniĝu per la Spirito; 19parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro, 20dankante Dion, la Patron, ĉiam pro ĉio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo; 21submetiĝante unu al alia en la timo al Kristo.¶ 22Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro. 23Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo. 24Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio. 25Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis, 26por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto, 27por ke li starigu ĝin antaŭ si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta. 28Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem; 29ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion; 30ĉar ni estas membroj de lia korpo. 31Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno. 32Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio. 33Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.¶