1Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno; 2estas tempo por naskiĝi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elŝiri la plantitaĵon; 3estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui; 4estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por danci; 5estas tempo por disĵeti ŝtonojn, kaj tempo por kolekti ŝtonojn; estas tempo por ĉirkaŭbraki, kaj tempo por foriri de ĉirkaŭbrakado; 6estas tempo por serĉi, kaj tempo por perdi; estas tempo por konservi, kaj tempo por forĵeti; 7estas tempo por disŝiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli; 8estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco. 9Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras? 10Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi. 11Ĉion Li kreis bela ĝiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco ĝis la fino. 12Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom ĝoji kaj fari bonon en sia vivo. 13Kaj se homo manĝas kaj trinkas kaj ĝuas bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio. 14Mi scias, ke ĉio, kion faras Dio, restas eterne; al ĝi oni nenion povas aldoni, kaj de ĝi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu. 15Kio fariĝis, tio ekzistas de longe; kaj kio estas fariĝonta, tio antaŭ longe jam estis, kaj Dio revokas pasintaĵon.¶ 16Ankoraŭ mi vidis sub la suno: en la loko de juĝo, ke tie estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico. 17Mi diris en mia koro: Piulon kaj malpiulon juĝos Dio; ĉar estas tempo por ĉiu afero, kaj por ĉio, kio fariĝas tie. 18Mi diris en mia koro: Ĉi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem. 19Ĉar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala: kiel ĉi tiuj mortas, tiel mortas ankaŭ tiuj, kaj sama spirito estas en ĉiuj; kaj supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas, ĉar ĉio estas vantaĵo. 20Ĉiuj iras al unu loko: ĉiuj fariĝis el polvo, kaj ĉiuj refariĝos polvo. 21Kiu scias, ĉu la spirito de homidoj leviĝas supren, kaj ĉu la spirito de bruto malleviĝas malsupren en la teron? 22Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke homo ĝuu plezuron de siaj faroj, ĉar tia estas lia sorto; ĉar kiu alkondukos lin, por vidi, kio estas post li?¶