1Atentu, ĉielo, kaj mi parolos; 2Verŝiĝos kiel pluvo mia instruo, 3Ĉar la nomon de la Eternulo mi vokas; 4Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; 5Ili malboniĝis antaŭ Li, 6Ĉu al la Eternulo vi tiel repagas, 7Rememoru la tempon antikvan, 8Kiam la Plejaltulo donis landojn al la popoloj, 9Ĉar parto de la Eternulo estas Lia popolo; 10Li trovis lin en dezerto, 11Kiel aglo vekas sian neston, 12La Eternulo sola kondukis lin, 13Li portis lin sur altaĵon de la tero, 14Per butero de bovinoj kaj per lakto de ŝafinoj 15Kaj Jeŝurun grasiĝis kaj malhumiliĝis; 16Ili incitis Lin per fremdaj dioj, 17Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio, 18La Defendanton, kiu vin naskis, vi perdis el la memoro, 19Kaj la Eternulo vidis, 20Kaj Li diris: Mi kaŝos Mian vizaĝon for de ili, 21Ili incitis Min per ne-dio, 22Ĉar fajro ekflamis en Mia kolero, 23Mi amasigos super ili malfeliĉojn; 24Ili konsumiĝos de malsato 25Ekstere ekstermos glavo, 26Mi dirus: Mi disblovos ilin, 27Se Mi ne timus, ke ĉagrenus Min la malamikoj, 28Ĉar ili estas popolo, kiu perdis la prudenton, 29Se ili estus prudentaj, ili tion komprenus; 30Kiel povus unu persekuti milon 31Ilia defendanto ne estas ja kiel nia Defendanto, 32Ĉar el la vinberbranĉoj de Sodom estas iliaj vinberbranĉoj 33Galo de drakoj estas ilia vino, 34Ĉu tio ne estas kaŝita ĉe Mi, 35Ĉe Mi estas venĝo kaj repago, 36Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, 37Kaj Li diros: Kie estas iliaj dioj, 38Kiuj manĝis la sebon de iliaj buĉoferoj, 39Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola, 40Mi levos al la ĉielo Mian manon, 41Kiam Mi akrigos Mian brilantan glavon 42Mi ebriigos Miajn sagojn per sango, 43Gloru, ho gentoj, Lian popolon; 44Kaj Moseo venis kaj eldiris ĉiujn vortojn de ĉi tiu kanto antaŭ la oreloj de la popolo, li kaj Josuo, filo de Nun. 45Kaj kiam Moseo finis la paroladon de ĉiuj ĉi tiuj vortoj antaŭ la tuta Izrael, 46tiam li diris al ili: Enmetu en vian koron ĉiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaŭ, kaj transdonu ilin al viaj gefiloj, por ke ili penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo. 47Ĉar ne malgrava afero ĝi estas por vi; sed ĝi estas via vivo, kaj per ĉi tiu afero vi longe vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi ĝin.¶ 48Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la sama tago, dirante: 49Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, sur la monton Nebo, kiu estas en la lando Moaba, kontraŭ Jeriĥo; kaj rigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj kiel posedaĵon; 50kaj mortu sur la monto, sur kiun vi supreniras, kaj alkolektiĝu al via popolo, kiel mortis Aaron, via frato, sur la monto Hor, kaj alkolektiĝis al sia popolo: 51pro tio, ke vi pekis kontraŭ Mi inter la Izraelidoj ĉe la Akvo de Malpaco en Kadeŝ, en la dezerto Cin; pro tio, ke vi ne aperigis Mian sanktecon inter la Izraelidoj. 52Ĉar de malproksime vi vidos la landon, sed vi ne eniros tien, en la landon, kiun mi donas al la Izraelidoj.¶