1Se estos disputo inter homoj, ili venu al la juĝo, kaj oni juĝu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu. 2Kaj se la kulpulo meritas batojn, tiam la juĝisto ordonu kuŝigi lin kaj bati lin antaŭ li laŭ la grado de lia kulpeco, laŭ kalkulo. 3Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaŭ viaj okuloj.¶ 4Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta.¶ 5Se fratoj loĝas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edziniĝi ekstere kun viro fremda; sed ŝia bofrato venu al ŝi kaj prenu ŝin al si kiel edzinon kaj vivu kun ŝi. 6Kaj la unuenaskito, kiun ŝi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael. 7Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejaĝuloj, kaj diri: Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edziĝi kun mi. 8Tiam la plejaĝuloj de lia urbo devas voki lin kaj admoni lin. Kaj se li stariĝos, kaj diros: Mi ne volas preni ŝin: 9tiam lia bofratino devas aliri al li antaŭ la okuloj de la plejaĝuloj, kaj depreni lian ŝuon de lia piedo kaj kraĉi sur lian vizaĝon, kaj respondi kaj diri: Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato. 10Kaj oni donu al li nomon en Izrael: Domo de senŝuigito.¶ 11Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj ŝi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton: 12tiam dehaku ŝian manon, via okulo ne indulgu ŝin.¶ 13Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn. 14Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan. 15Pezilon plenan kaj ĝustan vi devas havi, efon plenan kaj ĝustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 16Ĉar abomenaĵo por la Eternulo, via Dio, estas ĉiu, kiu faras tion, ĉiu, kiu faras maljustaĵon.¶ 17Memoru, kion faris al vi Amalek sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo; 18kiel li renkontis vin sur la vojo, kaj mortigis ĉe vi ĉiujn, kiuj, malfortiĝinte, restis malantaŭe, kiam vi estis laca kaj multelaborinta; kaj li ne timis Dion. 19Tial, kiam la Eternulo, via Dio, ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedaĵon, elviŝu la memoron pri Amalek el sub la ĉielo; ne forgesu.¶