1Kiam vi iros milite kontraŭ vian malamikon kaj vi vidos ĉevalojn kaj ĉarojn kaj pli multe da homoj ol ĉe vi, ne timu ilin; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta. 2Kaj kiam vi alproksimiĝos al la batalo, tiam elpaŝu la pastro kaj parolu al la popolo; 3kaj li diru al ili: Aŭdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraŭ viajn malamikojn; ne malfortiĝu via koro, ne timu, ne konfuziĝu, kaj ne tremu antaŭ ili; 4ĉar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraŭ viaj malamikoj kaj por helpi vin. 5Kaj la kontrolistoj parolu al la popolo, dirante: Kiu konstruis novan domon kaj ne inaŭguris ĝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia homo ĝin inaŭguros; 6kaj kiu plantis vinberĝardenon kaj ne ĝuis ĝiajn fruktojn, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia homo ĝuos ĝiajn fruktojn; 7kaj kiu fianĉiĝis kun virino kaj ne prenis ŝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia viro ŝin prenos. 8Kaj plue la kontrolistoj parolu al la popolo, kaj diru: Kiu estas timema kaj senkuraĝa, tiu iru kaj revenu al sia domo, por ke li ne senkuraĝigu la koron de siaj fratoj, kiel lia koro estas. 9Kaj kiam la kontrolistoj finos paroli al la popolo, tiam oni starigu militestrojn super la popolo.¶ 10Kiam vi aliros al urbo, por batali kontraŭ ĝi, tiam proponu al ĝi pacon. 11Kaj se ĝi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaŭ vi, tiam la tuta popolo, kiu troviĝos en ĝi, pagu al vi tributon kaj servu vin. 12Sed se ĝi ne faros pacon kun vi, sed militos kontraŭ vi, tiam sieĝu ĝin; 13kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ĝin en vian manon, tiam mortigu ĉiujn ĝiajn virseksulojn per glavo; 14nur la virinojn kaj la infanojn kaj la brutojn, kaj ĉion, kio estos en la urbo, la tutan militakiraĵon prenu al vi, kaj konsumu la militakiraĵon de viaj malamikoj, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonis al vi. 15Tiel agu kun ĉiuj urboj, kiuj estas tre malproksime de vi kaj kiuj ne apartenas al la urboj de tiuj popoloj. 16Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, lasu la vivon al neniu animo; 17sed ekstermu ilin: la Ĥetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; 18por ke ili ne instruu al vi fari simile al ĉiuj iliaj abomenaĵoj, kiujn ili faris por siaj dioj, kaj por ke vi ne peku antaŭ la Eternulo, via Dio.¶ 19Se vi dum longa tempo sieĝos urbon, por militakiri ĝin kaj preni ĝin, ne ruinigu ĝiajn arbojn, levante kontraŭ ilin hakilon; ĉar vi povas manĝi fruktojn de ili, tial ne forhaku ilin; ĉar ĉu arbo de kampo estas homo, ke ĝi povus foriri de vi en la fortikaĵon? 20Nur tian arbon, pri kiu vi scios, ke ĝi ne estas arbo fruktodona, vi povas ruinigi kaj forhaki, por konstrui bastionojn kontraŭ la urbo, kiu militas kontraŭ vi, ĝis vi ĝin venkos.¶