1Ne oferbuĉu al la Eternulo, via Dio, bovon aŭ ŝafon, kiu havas sur si difekton, kian ajn malbonaĵon; ĉar tio estas abomenaĵo por la Eternulo, via Dio.¶ 2Se troviĝos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi, viro aŭ virino, kiu faras malbonon antaŭ la Eternulo, via Dio, malobeante Lian interligon; 3kaj li iros kaj servos al aliaj dioj, kaj adorkliniĝos antaŭ ili aŭ antaŭ la suno aŭ antaŭ la luno aŭ antaŭ la tuta armeo de la ĉielo, kion mi ne ordonis; 4kaj estos dirite al vi, kaj vi aŭdos kaj bone esploros, kaj montriĝos, ke la afero estas preciza vero, ke tiu abomenaĵo estas farita en Izrael: 5tiam elkonduku tiun viron aŭ tiun virinon, kiuj faris tiun malbonan aferon, al via pordego, la viron aŭ la virinon, kaj ĵetu sur ilin ŝtonojn, ke ili mortu. 6Laŭ la akuzo de du atestantoj aŭ tri atestantoj la mortigoto estu ekzekutita; li ne estu mortigita laŭ la akuzo de unu atestanto. 7La mano de la atestantoj estu sur li plej antaŭe, por mortigi lin, kaj la mano de la tuta popolo poste; tiel ekstermu la malbonon el inter vi.¶ 8Se estos por vi tro malfacila ia juĝa afero inter sango kaj sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en disputaj aferoj en via urbo: tiam leviĝu, kaj iru al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; 9kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la juĝisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la juĝan decidon. 10Kaj agu laŭ la vorto, kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj observu, ke vi faru ĉion, kion ili instruos al vi. 11Laŭ la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laŭ la decido, kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne dekliniĝu dekstren nek maldekstren. 12Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron, kiu staras tie, por servi al la Eternulo, via Dio, aŭ la juĝiston, tiu homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el Izrael. 13Kaj la tuta popolo aŭdos kaj ektimos, kaj ili ne plu agos arogante.¶ 14Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos ĝin kaj ekloĝos en ĝi, kaj diros: Mi starigos super mi reĝon, kiel ĉiuj popoloj ĉirkaŭ mi: 15tiam starigu super vi reĝon, kiun elektos la Eternulo, via Dio; el inter viaj fratoj starigu super vi reĝon; vi ne povas starigi super vi homon aligentan, kiu ne estas via frato. 16Sed li ne multigu al si ĉevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en Egiptujon, por multigi ĉevalojn; la Eternulo diris al vi: Ne iru plu returne laŭ tiu vojo. 17Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne dekliniĝu lia koro; kaj arĝenton kaj oron li ne tro multigu al si. 18Sed kiam li sidiĝos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de ĉi tiu instruo en libron laŭ tio, kio troviĝas ĉe la pastroj Levidoj; 19kaj ĝi estu ĉe li, kaj li legadu en ĝi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo kaj ĉi tiujn leĝojn, por plenumi ilin; 20por ke ne altiĝu lia koro super liaj fratoj kaj por ke li ne dekliniĝu de la ordono dekstren nek maldekstren, por ke li restu longe en sia reĝeco, li kaj liaj filoj, inter Izrael.¶