1La reĝo Nebukadnecar al ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj, kiuj estas sur la tuta tero: Kresku via bonstato! 2Mi trovas bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn, kiujn faris sur mi Dio la Plejalta. 3Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel potencaj estas Liaj mirakloj! Lia reĝado estas eterna, kaj Lia regado estas en ĉiuj generacioj.¶ 4Mi, Nebukadnecar, estis trankvila en mia domo kaj bonfarta en mia palaco. 5Sed mi vidis sonĝon, kiu teruris min, kaj la meditado sur mia lito kaj la vizioj de mia kapo min konsternis. 6Kaj mi donis ordonon venigi al mi ĉiujn saĝulojn de Babel, por ke ili diru al mi la signifon de la sonĝo. 7Tiam venis la astrologoj, sorĉistoj, Ĥaldeoj, kaj divenistoj; mi rakontis al ili la sonĝon, sed ili ne povis klarigi al mi ĝian signifon. 8Fine venis al mi Daniel, al kiu estis donita la nomo Beltŝacar, laŭ la nomo de mia dio, kaj kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; mi rakontis al li la sonĝon: 9Ho Beltŝacar, ĉefo de la astrologoj, pri kiu mi scias, ke en vi estas la spirito de la sanktaj dioj kaj nenia kaŝitaĵo vin embarasas: klarigu al mi la vizion de mia sonĝo kaj ĝian signifon. 10La vizio de mia kapo sur mia lito estis jena: mi vidis, ke jen meze de la tero staras arbo tre alta; 11tiu arbo estas bonkreska kaj forta, kaj ĝia alto atingas la ĉielon, kaj oni ĝin vidas ĝis la randoj de la tuta tero; 12ĝia foliaro estas bela, kaj multe da fruktoj estas sur ĝi, kaj sur ĝi troviĝas manĝaĵo por ĉiuj; en la ombro sub ĝi kaŝas sin bestoj de la kampo, kaj sur ĝiaj branĉoj sidas birdoj de la ĉielo, kaj ĉiu karno nutras sin de ĝi. 13Kaj mi vidis en la vizioj de mia kapo sur mia lito, ke jen sankta prizorganto malsupreniris de la ĉielo, 14kaj per laŭta voĉo li diris: Dehaku ĉi tiun arbon, ĉirkaŭhaku ĝiajn branĉojn, deprenu de ĝi la foliaron, kaj disĵetu ĝiajn fruktojn, por ke foriĝu la bestoj, kiuj estas sub ĝi, kaj la birdoj forflugu de ĝiaj branĉoj. 15Sed ĝian ĉefan radikon restigu en la tero, en ĉenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo; ĝin trinkigu la roso de la ĉielo, kaj kune kun la bestoj ĝi nutru sin per la herboj de la tero. 16La homa koro estos prenita for de ĝi, kaj ĝi ricevos koron bestan, kaj tiel pasos super ĝi sep jaroj. 17Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super ĝi la plej humilan el la homoj. 18Tian sonĝon vidis mi, reĝo Nebukadnecar. Kaj vi, ho Beltŝacar, diru ĝian signifon; ĉar neniu el la saĝuloj en mia regno povas klarigi ĝian signifon, sed vi povas, ĉar vi havas en vi la spiriton de la sanktaj dioj.¶ 19Tiam Daniel, kiu havis la nomon Beltŝacar, en la daŭro de unu horo staris konsternite, kaj liaj pensoj lin malĝojigis. La reĝo ekparolis, kaj diris: Ho Beltŝacar, ne embarasu vin la sonĝo kaj ĝia signifo. Beltŝacar respondis kaj diris: Ho mia sinjoro, por viaj malamikoj estu tiu sonĝo, kaj por viaj malamantoj estu ĝia signifo. 20La arbo, kiun vi vidis, kiu elkreskis alte kaj forte, atingis per sia pinto la ĉielon, kaj estis videbla sur la tuta tero, 21kaj sur kiu estis bela foliaro, multe da fruktoj kaj manĝaĵo por ĉiuj, sub kiu sidis bestoj de la kampo, kaj sur kies branĉoj sidis birdoj de la ĉielo — 22tio estas vi, ho reĝo altiĝinta; via grandeco kreskis kaj atingis ĝis la ĉielo, kaj via potenco ĝis la randoj de la tero. 23Kaj ke la reĝo vidis sanktan prizorganton, kiu malsupreniris de la ĉielo, kaj diris: Dehaku la arbon kaj ekstermu ĝin, sed nur ĝian ĉefan radikon restigu en la tero, en ĉenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo, ĝin trinkigu la roso de la ĉielo, kaj ĝi havu la sorton de la bestoj de la kampo, ĝis pasos super ĝi sep jaroj — 24jen estas la signifo de tio, ho reĝo: tio estas dekreto de la Plejaltulo, kiu trafos mian sinjoron, la reĝon. 25Vi estos elpuŝita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la ĉielo oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, ĝis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas. 26Kaj ke estas ordonite restigi la ĉefan radikon de la arbo — tio signifas, ke via regno estos redonita al vi, kiam vi konfesos la potencon de la ĉielo. 27Tial, ho reĝo, volu favore akcepti mian konsilon: liberigu vin de viaj pekoj per justeco kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malriĉuloj; per tio via bonstato fariĝos longedaŭra. 28Ĉio ĉi tio efektiviĝis sur la reĝo Nebukadnecar. 29Post paso de dek du monatoj, promenante tra la reĝa palaco en Babel, 30la reĝo ekparolis, kaj diris: Ĉu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la reĝo mi aranĝis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto? 31Kiam ĉi tiu parolo estis ankoraŭ en la buŝo de la reĝo, eksonis voĉo el la ĉielo: Al vi, ho reĝo Nebukadnecar, estas dirate: La regno estas prenata for de vi; 32kaj vi estas elpuŝata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, ĝis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas. 33Tuj plenumiĝis tiu verdikto sur Nebukadnecar; li estis elpuŝita el meze de la homoj, li komencis manĝis herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de la roso de la ĉielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj fariĝis kiel ĉe birdo. 34Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la ĉielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi laŭdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno daŭras en ĉiuj generacioj. 35Ĉiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laŭ Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la ĉielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontraŭstari al Lia mano, aŭ demandi Lin: Kion Vi faras? 36En tiu tempo revenis al mi mia prudento, kaj mi ricevis denove mian reĝan honoron, mian majeston, kaj mian antaŭan aspekton; tiam elserĉis min miaj konsilistoj kaj miaj altranguloj, mi estis denove starigita super mia regno, kaj mia majesto fariĝis ankoraŭ pli granda. 37Nun mi, Nebukadnecar, laŭdas, altigas, kaj gloras la Reĝon de la ĉielo, kies ĉiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas ĝustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.¶