1La reĝo Nebukadnecar faris oran statuon, kiu havis la alton de sesdek ulnoj kaj la larĝon de ses ulnoj; kaj li starigis ĝin en la valo Dura en la lando Babela. 2Kaj la reĝo Nebukadnecar sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, ke ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar. 3Tiam kunvenis la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, al la solena malkovro de la statuo, kiun la reĝo Nebukadnecar starigis; kaj ili stariĝis antaŭ la statuo, kiun Nebukadnecar starigis. 4Kaj heroldo laŭte proklamis: Estas sciigate al vi, ho popoloj, gentoj, kaj lingvoj: 5kiam vi aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, tiam faligu vin kaj adorkliniĝu al la ora statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar. 6Kiu ne faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu tuj estos ĵetita en ardantan fornon. 7Tial, kiam ĉiuj popoloj ekaŭdis la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, ili faligis sin kaj adorkliniĝis al la ora statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar. 8En tiu tempo tuj aliris kelkaj Ĥaldeoj kaj akuzis la Judojn. 9Ili ekparolis, kaj diris al la reĝo Nebukadnecar: Ho reĝo, vivu eterne! 10Vi, ho reĝo, ordonis, ke ĉiu homo, kiu aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, faligu sin kaj adorkliniĝu al la ora statuo; 11kaj kiu ne faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu estu ĵetita en ardantan fornon. 12Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la aferoj de la lando Babela, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj tiuj homoj ne obeas vian ordonon, ho reĝo, ne servas al viaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun vi starigis. 13Tiam Nebukadnecar en kolero kaj furiozo ordonis venigi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon; kaj oni tuj venigis tiujn virojn al la reĝo. 14Nebukadnecar ekparolis, kaj diris al ili: Ĉu intence vi, ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, ne servas al miaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun mi starigis? 15De nun, kiam vi ekaŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorkliniĝi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorkliniĝos, tiam vi tuj estos ĵetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj? 16Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego respondis kaj diris al la reĝo: Ho Nebukadnecar, ne estas al ni malfacile respondi al vi pri tio. 17Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaŭ savi nin el via mano, ho reĝo. 18Kaj se Li eĉ tion ne faros, vi tamen sciu, ho reĝo, ke al viaj dioj ni ne servos, kaj al la ora statuo, kiun vi starigis, ni ne adorkliniĝos. 19Tiam Nebukadnecar pleniĝis de furiozo, kaj la aspekto de lia vizaĝo ŝanĝiĝis pro kolero kontraŭ Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare. 20Kaj al la plej fortaj militistoj el sia militistaro li ordonis ligi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon, kaj ĵeti ilin en la ardantan fornon. 21Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni ĵetis ilin en la ardantan fornon. 22Kaj ĉar la ordono de la reĝo estis severa kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn homojn, kiuj ĵetis Ŝadraĥon, Meĥaĥon, kaj Abed-Negon, mortigis la flamo de la fajro. 23Kaj tiuj tri viroj, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon. 24Tiam la reĝo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li leviĝis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj: Ĉu ne tri virojn ni ĵetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la reĝo: Tiel estas, ho reĝo. 25Sed li parolis plue, kaj diris: Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaŭ filo de la dioj. 26Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris: Ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro. 27Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke eĉ haro sur ilia kapo ne bruldifektiĝis, iliaj vestoj ne ŝanĝiĝis, kaj eĉ odoron de fajro oni ne sentis sur ili. 28Nebukadnecar ekparolis, kaj diris: Benata estu Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la reĝo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorkliniĝi al alia dio, krom sia Dio. 29Nun mi donas ordonon: Se iu el ia popolo, gento, aŭ lingvo eldiros blasfemon kontraŭ Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; ĉar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere. 30Kaj la reĝo denove tre altigis Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon en la lando Babela.¶