1Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justaĵon kaj egalaĵon, sciante, ke vi ankaŭ havas Sinjoron en la ĉielo.¶ 2En preĝado persistu, viglante en ĝi kun danko; 3preĝante samtempe ankaŭ pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaŭ enkatenita; 4por ke mi klarigu ĝin, kiel mi devus paroli. 5Iradu en saĝeco rilate al la eksteruloj, elaĉetante la tempon. 6Via parolo estu ĉiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al ĉiu.¶ 7Pri ĉiuj miaj aferoj sciigos vin Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro, 8kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn, 9kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu estas el vi. Ili sciigos vin pri ĉiuj ĉi tieaj aferoj.¶ 10Salutas vin Aristarĥo, mia kunmalliberulo, kaj Marko, kuzo de Barnabas (pri kiu vi ricevis ordonojn: se li venos al vi, akceptu lin), 11kaj Jesu, nomata Justo, kiuj estas el la cirkumcido; tiuj solaj estas miaj kunlaborantoj por la regno de Dio, kiuj estis al mi konsolilo. 12Salutas vin Epafras, kiu estas el vi, servisto de Kristo Jesuo, ĉiam klopodeganta pro vi en siaj preĝoj, por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo de Dio. 13Ĉar mi atestas pri li, ke li havas multan fervoron pro vi, kaj pro tiuj, kiuj estas en Laodikea, kaj en Hierapolis. 14Salutas vin Luko, la amata kuracisto, kaj Demas. 15Salutu la fratojn en Laodikea, kaj Nimfason, kaj la eklezion en ilia domo. 16Kaj kiam la epistolo estos legita ĉe vi, faru, ke ĝi estu legata ankaŭ en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi ankaŭ legu la epistolon el Laodikea. 17Kaj diru al Arĥipo: Zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu ĝin.¶ 18La saluto per la propra mano de mi, Paŭlo. Memoru miajn katenojn. Graco estu kun vi.¶