1Kaj Saŭlo konsentis al lia mortigo.¶ 2Kaj piuloj enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan funebron. 3Sed Saŭlo atakis la eklezion, enirante en ĉiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon.¶ 4Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton. 5Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston. 6Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin aŭdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris. 7Ĉar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis, kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis. 8Kaj estis granda ĝojo en tiu urbo.¶ 9Sed unu viro, nome Simon, jam antaŭe faradis magion en la urbo kaj sorĉadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda; 10al li atentadis ili ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, dirante: Ĉi tiu homo estas la granda potenco de Dio. 11Kaj ili atentadis lin, ĉar li jam de longe sorĉis ilin per magiaĵoj. 12Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptiĝis, viroj kaj virinoj. 13Kaj Simon mem ankaŭ kredis; kaj kiam li baptiĝis, li forte aliĝis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuziĝis.¶ 14Kaj la apostoloj en Jerusalem, aŭdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon; 15kiuj, alveninte, preĝis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton, 16ĉar ankoraŭ sur neniun el ili li falis; ili nur baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. 17Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton. 18Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon, 19kaj diris: Donu ankaŭ al mi ĉi tiun rajton, por ke ĉiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton. 20Sed Petro diris al li: Via arĝentaĵo iru kun vi en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio. 21Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, ĉar via koro ne estas rekta antaŭ Dio. 22Pentu do pri tiu via malboneco, kaj preĝu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi. 23Ĉar mi vidas, ke vi estas en la galo de maldolĉeco kaj en la kateno de maljusteco. 24Kaj Simon responde diris: Preĝu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el tio, pri kio vi parolis.¶ 25Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro, revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj vilaĝoj de la Samarianoj.¶ 26Sed anĝelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante: Leviĝu, kaj iru suden ĝis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto. 27Kaj li leviĝis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, eŭnuko, potenculo sub Kandake, reĝino de la Etiopoj, kaj kiu estis super ŝia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorkliniĝi; 28tiu vojaĝis returne, kaj, sidante en sia ĉaro, legis la profeton Jesaja. 29Kaj la Spirito diris al Filipo: Aliru, kaj aliĝu al tiu ĉaro. 30Kaj Filipo alkuris, kaj aŭdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris: Ĉu vi komprenas tion, kion vi legas? 31Kaj tiu diris: Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidiĝu kun li. 32La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena:¶ 33En lia humiliĝo lia juĝo estis deprenita; 34Kaj la eŭnuko responde al Filipo diris: Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto ĉi tion? ĉu pri si, aŭ pri iu alia? 35Kaj Filipo malfermis sian buŝon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon. 36Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la eŭnuko diris: Jen estas akvo; kio malhelpas min baptiĝi? 37Kaj Filipo diris: Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis: Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio. 38Kaj li ordonis, ke la ĉaro haltu, kaj ili ambaŭ malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la eŭnuko; kaj li baptis lin. 39Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la eŭnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, ĝojante. 40Sed Filipo troviĝis en Aŝdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en ĉiuj urboj, ĝis li alvenis en Cezarean.¶