1Kaj post kvin tagoj la ĉefpastro Ananias malsupreniris tien kun kelkaj pliaĝuloj, kaj unu advokato, nomata Tertulo; kaj ili faris denuncon antaŭ la provincestro kontraŭ Paŭlo. 2Kaj kiam ĉi tiu estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante:¶ 3ni akceptas tion, ĉiel kaj ĉie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco. 4Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas aŭskulti nin mallonge, laŭ via bonkoreco. 5Ĉar ni trovis ĉi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter ĉiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj ĉefo de la Nazaretana sekto; 6li provis ankaŭ profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis juĝi lin laŭ nia leĝo. 7Sed la ĉefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj, 8kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaŭ vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certiĝi pri ĉio, pro kio ni lin akuzas. 9Kaj la Judoj ankaŭ konsentis, dirante, ke ĉi tio estas vera.¶ 10Tiam Paŭlo, kiam la provincestro signis, ke li parolu, respondis:¶ 11ĉar vi povas certiĝi, ke pasis ne pli ol dek du tagoj, de kiam mi supreniris al Jerusalem, por adorkliniĝi; 12kaj ili ne trovis min disputanta kun iu aŭ incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj, nek en la urbo. 13Kaj ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj ili nun akuzas min. 14Sed mi konfesas al vi jenon: ke laŭ tiu Vojo, kiun ili nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj, kredante ĉion, kio estas laŭ la leĝo, kaj ĉion skribitan en la profetoj; 15kaj mi havas tiun esperon al Dio, kiun ili mem ankaŭ akceptas, ke estos iam releviĝo de la justuloj kaj de la maljustuloj. 16En ĉi tio ankaŭ mi min ekzercadas, havi ĉiam konsciencon neriproĉeblan antaŭ Dio kaj homoj. 17Kaj post multe da jaroj mi alvenis, por alporti al mia nacio almozojn kaj oferojn; 18ĉe tiaj okupoj ili trovis min sanktigitan en la templo, ne kun homamaso, nek kun tumulto; sed ĉeestis iuj Judoj el Azio, 19kiuj devus esti ĉi tie antaŭ vi kaj fari akuzon, se ili havus ion kontraŭ mi. 20Alie ĉi tiuj mem diru, kian malbonfaron ili trovis en mi, kiam mi staris antaŭ la sinedrio, 21krom eble pri unu vorto, kiun mi jene kriis, starante inter ili: Pri la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata de vi hodiaŭ.¶ 22Sed Felikso, konante iom precize la Vojon, prokrastis rilate ilin, kaj diris: Kiam alvenos la ĉefkapitano Lisias, tiam mi decidos vian aferon. 23Kaj li ordonis al la centestro gardi Paŭlon kun malsevereco, kaj ne malpermesi al iu ajn el liaj amikoj lin viziti kaj helpi.¶ 24Kaj post kelke da tagoj, Felikso venis kun sia edzino Drusila, kiu estis Judino, kaj li venigis al si Paŭlon kaj aŭskultis lin pri la fido al Kristo Jesuo. 25Kaj dum Paŭlo rezonis pri justeco, sinregado, kaj la juĝo estonta, Felikso timiĝis, kaj respondis: La nunan fojon foriru; kiam mi havos oportunan tempon, mi alvokos vin al mi. 26Li ankaŭ esperis, ke mono estos donita de Paŭlo al li, por ke li lin liberigu; tial li des pli ofte venigis Paŭlon kaj interparoladis kun li. 27Sed post du jaroj Felikso estis anstataŭita de Porcio Festo; kaj Felikso, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, lasis Paŭlon ligita.¶