1Post tio li foriris el Ateno kaj alvenis en Korinton. 2Kaj li trovis Judon, nomatan Akvila, Pontanon laŭ gento, antaŭ ne longe venintan el Italujo, kaj Priskilan, lian edzinon, ĉar Klaŭdio jam ordonis, ke ĉiuj Judoj foriru el Romo; kaj li iris al ili; 3kaj, ĉar li estis sammetiisto, li loĝis ĉe ili, kaj ili laboris, ĉar ili estis laŭ metio tendofaristoj. 4Kaj li diskutadis en la sinagogo ĉiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn.¶ 5Kiam do Silas kaj Timoteo alvenis el Makedonujo, Paŭlo estis premata per la predikado, atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo. 6Sed kiam ili kontraŭstaris kaj blasfemis, li elskuis siajn vestojn, kaj diris al ili: Via sango estu sur viaj kapoj; mi estas pura; de nun mi iros al la nacianoj. 7Kaj foririnte de tie, li iris en la domon de homo nomata Tito Justo, kiu adoris Dion, kaj kies domo estis tuj apud la sinagogo. 8Kaj Krispo, la sinagogestro, kredis al la Sinjoro kune kun ĉiuj siaj domanoj; kaj multaj Korintanoj, aŭdinte, kredis kaj baptiĝis. 9Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Paŭlo: Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu; 10ĉar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; ĉar mi havas multe da homoj en ĉi tiu urbo. 11Kaj li loĝis tie jaron kaj ses monatojn, instruante inter ili la vorton de Dio.¶ 12Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Aĥaja lando, la Judoj leviĝis unuanime kontraŭ Paŭlo, kaj kondukis lin al la tribunala seĝo, 13dirante: Kontraŭ la leĝo ĉi tiu instigas homojn adori Dion. 14Sed kiam Paŭlo estis malfermonta la buŝon, Galiono diris al la Judoj: Se vere tio estus ia maljustaĵo aŭ malbonega kanajlaĵo, ho Judoj, estus racie, ke mi vin toleru; 15sed se prezentiĝas demandoj pri vortoj kaj nomoj kaj via propra leĝo, vi mem ĝin atentu; pri tiaj aferoj mi ne volas esti juĝanto. 16Kaj li forpelis ilin de la tribunala seĝo. 17Kaj ili ĉiuj ekkaptis Sosteneson, la sinagogestron, kaj batis lin antaŭ la tribunala seĝo. Kaj Galiono atentis nenion el tio.¶ 18Kaj Paŭlo, restinte post tio ankoraŭ dum multe da tagoj, adiaŭis la fratojn, kaj de tie ŝipiris al Sirio, kaj kun li Priskila kaj Akvila; sed li razis sian kapon en Kenkrea, ĉar li faris sanktan promeson. 19Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis kun la Judoj. 20Kaj kiam ili petis lin restadi pli longe, li ne konsentis; 21sed adiaŭinte ilin, kaj dirinte: Mi denove revenos al vi, se plaĉos al Dio — li ekŝipiris el Efeso. 22Kaj elŝipiĝinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion, kaj poste vojaĝis al Antioĥia. 23Kaj pasiginte iom da tempo tie, li foriris, kaj trapasis laŭvice la Galatujan kaj Frigian regionon, fortikigante ĉiujn disĉiplojn.¶ 24Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laŭ gento, viro klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj. 25Ĉi tiu jam estis instruita pri la vojo de la Sinjoro; kaj estante fervora en spirito, li paroladis kaj instruadis precize pri Jesuo, konante nur la bapton de Johano; 26kaj li komencis paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, aŭdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio. 27Kaj kiam li volis transiri en la Aĥajan landon, la fratoj kuraĝigis lin, kaj skribis al la disĉiploj, ke ili akceptu lin; kaj alveninte, li multe helpis tiujn, kiuj kredis per graco; 28ĉar konvinke li refutis la Judojn publike, pruvante per la Skriboj, ke Jesuo estas la Kristo.¶