1Kaj ĉirkaŭ tiu tempo la reĝo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj. 2Kaj li mortigis per glavo Jakobon, la fraton de Johano. 3Kaj vidinte, ke tio plaĉas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj. 4Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo. 5Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed preĝo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio. 6Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaŭ la pordoj gardis la malliberejon. 7Kaj jen apudstaris anĝelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la ĉambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante: Leviĝu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj. 8Kaj la anĝelo diris al li: Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li: Ĵetu ĉirkaŭ vin vian mantelon kaj sekvu min. 9Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la anĝelo, sed li pensis, ke li vidas vizion. 10Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj ĝi malfermiĝis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis laŭlonge de unu strato; kaj la anĝelo tuj foriris de li. 11Kaj Petro, rekonsciiĝinte, diris: Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian anĝelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda. 12Kaj pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano, alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj preĝantaj. 13Kaj kiam li frapis ĉe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por aŭskulti, 14kaj rekonante la voĉon de Petro, ŝi pro ĝojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antaŭ la pordego. 15Kaj oni diris al ŝi: Vi frenezas. Sed ŝi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris: Ĝi estas lia anĝelo. 16Sed Petro daŭrigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis. 17Sed li gestis per la mano, ke ili silentu, kaj rakontis al ili, kiamaniere la Eternulo elkondukis lin el la malliberejo. Kaj li diris: Sciigu pri tio Jakobon kaj la fratojn. Kaj li foriris, kaj iris al alia loko. 18Kaj kiam tagiĝis, fariĝis inter la soldatoj ne malgranda ekscitiĝo, kio fariĝis kun Petro. 19Kaj Herodo, serĉinte kaj ne trovinte lin, ekzamenis la gardistojn, kaj ordonis forkonduki ilin al morto. Kaj li vojaĝis el Judujo al Cezarea, kaj tie restis iom da tempo.¶ 20Kaj li estis tre kolera kontraŭ la homoj de Tiro kaj Cidon; kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto, la reĝa ĉambelano, petis pacon, ĉar ilia lando estis nutrata de la lando de la reĝo. 21Kaj en difinita tago Herodo, vestita en reĝaj vestoj, sidis sur tribunala seĝo kaj deklamis al ili. 22Kaj la popolo kriis: Ĝi estas voĉo de dio, kaj ne de homo. 23Kaj anĝelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj manĝate de vermoj, li senspiriĝis.¶ 24Sed la vorto de Dio kreskis kaj pligrandiĝis.¶ 25Kaj Barnabas kaj Saŭlo revenis de Jerusalem, plenuminte sian servadon, kondukante kun si Johanon, kiu estis alnomata Marko.¶