1Vi do, mia filo, fortikiĝu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo. 2Kaj kion vi de mi aŭdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaŭ aliajn. 3Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo. 4Neniu militanto sin implikas en la aferojn de ĉi tiu vivo; por ke li plaĉu al sia varbinto. 5Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne laŭregule konkuris. 6La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj. 7Konsideru tion, kion mi diras; ĉar la Sinjoro donos al vi komprenon pri ĉio. 8Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laŭ mia evangelio; 9en ĝi mi elportas suferadon ĝis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita. 10Tial mi suferas ĉion pro la elektitoj, por ke ili ankaŭ atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna. 11Fidinda estas la diro: Ĉar se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li; 12se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaŭ nin malkonfesos; 13se ni malfidas, li restas fidela; ĉar li ne povas malkonfesi sin mem.¶ 14Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaŭ la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de ŝancelo por la aŭdantoj. 15Klopodu prezenti vin ĉe Dio kiel aprobita, laboranto senriproĉa, ĝuste pritaksante la vorton de la vero. 16Sed evitu profanajn babiladojn; ĉar ili iros antaŭen al pli multe da malpieco, 17kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto, 18kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la releviĝo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj. 19Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon: La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj: Foriru de maljusteco ĉiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro. 20Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj arĝentaj, sed ankaŭ lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro. 21Se do iu purigos sin de ĉi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, taŭga por la mastro, pretigita por ĉiu bona laboro. 22Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro. 23Sed malsaĝajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn. 24Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema, 25en humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero, 26kaj por ke ili sobraj eliĝu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.¶