1Fine, fratoj, preĝu por ni, ke la vorto de la Sinjoro disvastiĝu kaj estu glorata, kiel ankaŭ ĉe vi; 2kaj ke ni forsaviĝu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; ĉar ne ĉe ĉiuj estas la fido. 3Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontraŭ la malbonulo. 4Sed ni fidas la Sinjoron rilate vin, ke vi faras kaj faros tion, kion ni ordonas. 5Kaj la Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo.¶ 6Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de ĉiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laŭ la tradicio, kiun oni ricevis de ni. 7Ĉar vi mem scias, kiel vi devas nin imiti; ĉar ni ne kondutis senorde inter vi; 8nek manĝis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado, nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi; 9ne kvazaŭ ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin ekzemplo antaŭ vi, ke vi nin imitu. 10Ĉar eĉ kiam ni estis ĉe vi, la jenon ni ordonis al vi: Se iu ne volas labori, tiu ankaŭ ne manĝu. 11Ĉar ni aŭdas, ke inter vi iradas senorde kelkaj, kiuj tute ne laboras, sed en ĉies aferojn sin enŝovas. 12Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke kviete ili laboru kaj manĝu sian propran panon. 13Sed vi, fratoj, ne laciĝu en bonfarado. 14Sed se iu ne obeos al la parolo de ĉi tiu nia epistolo, rimarku tiun, kaj ne estu por li kamaradoj, por ke li hontiĝu. 15Tamen ne rigardu lin kiel malamikon, sed admonu lin kiel fraton.¶ 16La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon ĉiutempe kaj ĉiumaniere. La Sinjoro estu kun vi ĉiuj.¶ 17La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano, kiu estas la signo en ĉiu epistolo; tiel mi skribas. 18La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj.¶