1Jen estas la lastaj vortoj de David:¶ 2La spirito de la Eternulo parolas per mi, 3La Dio de Izrael parolis, 4Kaj li estas kiel la lumo de mateno, 5Ĉu ne tiel estas mia domo ĉe la Eternulo? 6La malbonaguloj ĉiuj estas kiel dornoj forĵetitaj, 7Sed se iu volas ektuŝi ilin, 8Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis ĉe David: sidanta en la konsilantaro de la saĝuloj, estro de trio, estis Adino, la Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo. 9Post li estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Aĥoĥido, en la nombro de la tri herooj ĉe David. Kiam ili mokis la Filiŝtojn kaj kolektiĝis tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris, 10tiam li leviĝis kaj frapis la Filiŝtojn, ĝis lia mano laciĝis kaj alrigidiĝis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returniĝis post li nur por rabakiri. 11Post li estis Ŝama, filo de Age, la Hararano. Kiam la Filiŝtoj kolektiĝis amase en loko, kie estis kampoparto plena de lentoj, kaj la popolo forkuris de la Filiŝtoj, 12tiam li stariĝis en la mezo de la kampoparto, kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon. 13Kaj iris tri el la tridek ĉefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filiŝtoj staris tendare en la valo Refaim. 14David tiam estis en fortikaĵo, kaj la garnizono de la Filiŝtoj estis tiam en Bet-Leĥem. 15Kaj David esprimis deziron kaj diris: Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estas apud la pordego? 16Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filiŝtoj, ĉerpis akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki ĝin; li elverŝis ĝin al la Eternulo, 17kaj diris: Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; ĉu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki ĝin. Tion faris la tri herooj. 18Abiŝaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri. 19De la tri li estis honorata kaj estis ilia estro; sed en la trion li ne eniris. 20Benaja, filo de Jehojada, filo de militisto multe aginta, el Kabceel: li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaŭ malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en neĝa tago. 21Li ankaŭ mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elŝiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco. 22Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj. 23Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.¶ 24Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elĥanan, filo de Dodo, el Bet-Leĥem, 25Ŝama el Ĥarod, Elika el Ĥarod, 26Ĥelec, la Paltido, Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano, 27Abiezer la Anatotano, Mebunaj, la Ĥuŝaido, 28Calmon, la Aĥoĥido, Maharaj, la Netofaano, 29Ĥeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, 30Benaja, la Piratonano, Hidaj el Naĥale-Gaaŝ, 31Abi-Albon, la Arbatano, Azmavet, la Baĥurimano, 32Eljaĥba, la Ŝaalbonano, Jonatan el la filoj de Jaŝen, 33Ŝama, la Hararano, Aĥiam, filo de Ŝarar, la Hararano, 34Elifelet, filo de Aĥasbaj, la Maaĥatano, Eliam, filo de Aĥitofel, la Giloano, 35Ĥecraj, la Karmelano, Paaraj, la Arbano, 36Jigal, filo de Natan, el Coba, Bani, la Gadido, 37Celek, la Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja, 38Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido, 39Urija, la Ĥetido. La nombro de ĉiuj estas tridek sep.¶