1Kaj David eldiris antaŭ la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. 2Li diris:¶ 3Dion, mian Rokon, mi fidas; 4Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; 5Ĉar ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, 6La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis; 7En mia premiteco mi vokis la Eternulon, 8Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, 9Leviĝis fumo el Lia nazo, 10Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren, 11Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, 12Li ĉirkaŭigis Sin per mallumo kiel per tendo, 13De la brilo antaŭ Li 14El la ĉielo ektondris la Eternulo, 15Li ĵetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin. 16Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, 17Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; 18Li savas min de mia potenca malamiko, 19Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; 20Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; 21La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; 22Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, 23Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, 24Mi estis senkulpa antaŭ Li, 25Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, 26Kun favorkorulo Vi estas favorkora, 27Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, 28Popolon humilan Vi helpas; 29Ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; 30Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron; 31La vojo de Dio estas perfekta; 32Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? 33Dio fortikigas min per forto; 34Li similigas miajn piedojn al cervaj, 35Li instruas mian manon militi, 36Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; 37Vi larĝigas mian paŝon sub mi, 38Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin; 39Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu leviĝi; 40Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; 41Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, 42Ili rigardas ĉirkaŭen, sed ne venas helpanto; 43Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero; 44Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; 45Aligentuloj respektegas min; 46Aligentuloj senfortiĝas, 47Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; 48Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon 49Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, 50Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, 51Li donas grandan helpon al Sia reĝo,