1Post la morto de Saul, kiam David revenis de la venkobato de Amalek, kaj David estis en Ciklag de du tagoj, 2okazis, ke en la tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj estis disŝiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li alvenis al David, li ĵetis sin sur la teron kaj adorkliniĝis. 3Kaj David diris al li: De kie vi venas? Kaj tiu diris al li: El la tendaro de la Izraelidoj mi forsavis min. 4Kaj David diris al li: Kiel estis la afero? diru al mi, mi petas. Kaj tiu diris, ke la popolo forkuris el la batalo, ke multaj falis el la popolo kaj mortis, kaj ke ankaŭ Saul kaj lia filo Jonatan mortis. 5Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li: Kiamaniere vi eksciis, ke mortis Saul kaj lia filo Jonatan? 6Kaj la junulo raportanta al li diris: Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la ĉaroj kaj rajdantoj atingas lin. 7Kaj li ekrigardis malantaŭen, kaj ekvidis min kaj vokis min; kaj mi diris: Jen mi estas. 8Kaj li diris al mi: Kiu vi estas? Kaj mi diris al li: Mi estas Amalekido. 9Kaj li diris al mi: Stariĝu, mi petas, super mi, kaj mortigu min, ĉar kaptis min agonio; ĉar mia animo ĝis nun ankoraŭ estas en mi. 10Tiam mi stariĝis super li kaj mortigis lin, ĉar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro ĉi tien. 11Tiam David kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin, ankaŭ ĉiuj homoj, kiuj estis kun li. 12Kaj ili funebris kaj ploris kaj fastis ĝis la vespero, pro Saul, kaj pro Jonatan, lia filo, kaj pro la popolo de la Eternulo, kaj pro la domo de Izrael, ke ili falis de glavo. 13Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li: De kie vi estas? Kaj tiu respondis: Mi estas filo de fremdulo Amalekido. 14Tiam David diris al li: Kiel vi ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la Eternulo? 15Kaj David alvokis unu el la servantoj, kaj diris: Alproksimiĝu, kaj frapu lin. Kaj tiu frapis lin, kaj li mortis. 16Kaj David diris al li: Via sango estu sur via kapo; ĉar via buŝo atestas kontraŭ vi per tio, ke vi diris: Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo. 17Kaj David eldiris la sekvantan funebran parolon pri Saul kaj pri lia filo Jonatan 18(kaj li ordonis instrui al la Judoj la uzadon de pafarko, kiel estas skribite en la libro de la Justulo):¶ 19La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altaĵoj! 20Ne sciigu en Gat, 21Montoj en Gilboa, 22Sen sango de mortigitoj, sen sebo de fortuloj, 23Saul kaj Jonatan, amindaj kaj ĉarmaj ĉe sia vivo, 24Filinoj de Izrael, ploru pri Saul, 25Kiel falis herooj meze de la batalo! 26Mi malĝojas pro vi, mia frato Jonatan; 27Kiel falis herooj,