1La profeto Eliŝa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li: Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon ĉi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead. 2Kiam vi venos tien, elserĉu tie Jehun, filon de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan ĉambron. 3Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj verŝu sur lian kapon, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu. 4Kaj iris la junulo, la junulo la profeto, al Ramot en Gilead. 5Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris: Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris: Al kiu el ni ĉiuj? Li respondis: Al vi, ho estro. 6Tiu leviĝis kaj iris en la domon. Li verŝis la oleon sur lian kapon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Mi sanktoleis vin reĝo super la popolo de la Eternulo, super Izrael. 7Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Aĥab, por ke Mi venĝu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de ĉiuj servantoj de la Eternulo, verŝitajn de la mano de Izebel. 8Kaj pereos la tuta domo de Aĥab; kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael. 9Kaj mi faros al la domo de Aĥab kiel al la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel al la domo de Baaŝa, filo de Aĥija. 10Kaj Izebelon manĝos la hundoj sur la kampo de Jizreel, kaj neniu enterigos ŝin. Kaj li malfermis la pordon kaj forkuris. 11Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li: Ĉu ĉio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili: Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon. 12Ili diris: Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris: Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante: Tiele diras la Eternulo: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael. 13Kaj rapide ili prenis ĉiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj ŝtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris: Jehu fariĝis reĝo. 14Tiam Jehu, filo de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, faris konspiron kontraŭ Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio. 15Kaj la reĝo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio.) Tiam Jehu diris: Se vi konsentas, neniu eliĝu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel. 16Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; ĉar tie kuŝis Joram, kaj Aĥazja, reĝo de Judujo, venis, por viziti Joramon. 17La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la alproksimiĝantan amason de Jehu, kaj diris: Mi vidas amason. Tiam Joram diris: Prenu rajdanton kaj sendu kontraŭ ili, por ke li demandu, ĉu ĉio estas en ordo. 18Kaj la rajdanto sur ĉevalo direktis sin renkonte al li, kaj diris: Tiele diras la reĝo: Ĉu ĉio estas en ordo? Sed Jehu respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis, dirante: La sendito venis al ili, sed ne revenis. 19Tiam li sendis duan rajdanton, kaj ĉi tiu venis al ili, kaj diris: Tiele diras la reĝo: Ĉu ĉio estas en ordo? Jehu respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. 20La gardostaranto raportis, dirante: Li venis al ili, sed ne revenis; la kondukado estas kiel kondukado de Jehu, filo de Nimŝi, ĉar li kondukas rapidege. 21Tiam Joram diris: Oni jungu! Kaj oni jungis lian ĉaron. Kaj eliris Joram, reĝo de Izrael, kaj Aĥazja, reĝo de Judujo, ĉiu sur sia ĉaro, kaj ili direktis sin renkonte al Jehu, kaj ili renkontis lin sur la kampo de Nabot, la Jizreelano. 22Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris: Ĉu ĉio estas en ordo, Jehu? Sed tiu respondis: Kia ordo povas esti ĉe la malĉastado de via patrino Izebel kaj ĉe ŝiaj multaj sorĉaĵoj? 23Tiam Joram turnis sian manon kaj forkuris, kaj diris al Aĥazja: Perfido, ho Aĥazja! 24Sed Jehu streĉis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis Joramon inter liaj brakoj, kaj la sago iris tra lian koron, kaj li falis genue sur sia ĉaro. 25Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar: Prenu kaj ĵetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; ĉar rememoru, kiel mi kaj vi sur ĉaro veturis post lia patro Aĥab kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetaĵon: 26Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraŭ, kaj Mi venĝos al vi sur ĉi tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj ĵetu lin sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo. 27Kiam Aĥazja, reĝo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la ĝardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris: Lin ankaŭ batu sur la ĉaro. Kaj oni frapis lin sur la altaĵo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie. 28Kaj liaj servantoj forveturigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la urbo de David.¶ 29En la jaro dek-unua de Joram, filo de Aĥab, Aĥazja ekreĝis super Judujo.¶ 30Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion aŭdis, ŝi kolorigis siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la fenestro. 31Kiam Jehu eniris en la pordegon, ŝi diris: Ĉu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro? 32Tiam li levis sian vizaĝon al la fenestro, kaj diris: Kiu estas kun mi? kiu? Kaj ekrigardis al li du aŭ tri korteganoj. 33Kaj li diris: Elĵetu ŝin! Kaj ili ŝin elĵetis. Kaj ŝia sango ŝprucis sur la muron kaj sur la ĉevalojn, kaj oni dispremis ŝin per la piedoj. 34Li eniris kaj manĝis kaj trinkis, kaj diris: Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu ŝin, ĉar ŝi estas reĝidino. 35Kaj oni iris, por enterigi ŝin, sed oni trovis nenion de ŝi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj. 36Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris: Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Teŝebano, nome: Sur la kampo de Jizreel la hundoj formanĝos la karnon de Izebel; 37kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri: Tio estas Izebel.¶