1Ĉar ni scias, ke se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas de Dio konstruaĵon, domon ne manfaritan, eternan en la ĉieloj. 2Ĉar vere en ĉi tiu ni ĝemas, sopirante al la survestado per nia loĝejo, kiu devenas de la ĉielo; 3se almenaŭ, vestite, ni ne troviĝos nudaj. 4Ĉar ni, kiuj estas en ĉi tiu tabernaklo, ĝemas ŝarĝite, ne pro tio, ke ni deziras senvestiĝi, sed ĉar ni deziras survestiĝi, por ke la mortaĵo estu elsorbita de la vivo. 5Kaj Tiu, kiu nin elfaris por ĉi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito. 6Ni do ĉiam ĝoje kuraĝas, kaj ni scias, ke dum ni ĉeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro 7(ĉar ni iradas fide, ne vide); 8ni ĝoje kuraĝas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj ĉeesti kun la Sinjoro. 9Tial ankaŭ ni ambicias, ĉu ĉeestante aŭ forestante, esti akceptindaj ĉe li. 10Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo, por ke ĉiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laŭ siaj faritaĵoj, ĉu bonaj aŭ malbonaj.¶ 11Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn, sed ni ja elmontriĝas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontriĝas ankaŭ al viaj konsciencoj. 12Ni ne denove nin rekomendas al vi, sed donas al vi kaŭzon fieriĝi pri ni, por ke vi havu ion respondi al tiuj, kiuj fieriĝas ŝajne kaj ne kore. 13Ĉar ĉu ni estis frenezaj, tio estis pro Dio, aŭ ĉu ni estas seriozaj, tio estas pro vi. 14Ĉar la amo de Kristo nin devigas; ĉar ni juĝas jene, ke ĉar unu mortis pro ĉiuj, tial ĉiuj mortis; 15kaj li mortis pro ĉiuj, por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj releviĝis. 16Tial ni de nun konas neniun laŭkarne; eĉ kvankam ni konis Kriston laŭkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas. 17Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj. 18Sed ĉio estas de Dio, kiu repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo; 19nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan.¶ 20Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaŭ Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repaciĝu al Dio. 21Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni fariĝu justeco de Dio en li.¶