1Pro tio, ke ni havas ĉi tiun administradon, kiel ni ricevis kompaton, ni ne senkuraĝiĝas; 2sed ni formetis la kaŝitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al ĉies konscienco antaŭ Dio. 3Sed se nia evangelio eble estas vualita, ĝi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas; 4en kiuj la dio de ĉi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin. 5Ĉar ni predikadas ne nin mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo. 6Ĉar Dio, kiu diris: El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizaĝo de Jesuo Kristo.¶ 7Sed ni havas ĉi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem; 8ni estas premegataj ĉe ĉiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj; 9persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj; 10ĉiam portante en la korpo la mortiĝon de Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia korpo. 11Ĉar ni, la vivantoj, ĉiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia morta karno. 12La morto do energias en ni, sed la vivo en vi. 13Sed havante la saman spiriton de fido laŭ la skribo: Mi kredis, kaj tial mi parolis; ni ankaŭ kredas, kaj tial ankaŭ ni parolas; 14sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuo, levos nin ankaŭ kun Jesuo kaj prezentos nin kun vi. 15Ĉar ĉio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj, abundigu la dankon al la gloro de Dio.¶ 16Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago. 17Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; 18dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj.¶