1Sed mi decidis por mi mem, ke mi ne venos al vi denove en malĝojo. 2Ĉar se mi vin malĝojigas, kiu do min ĝojigas, krom tiu, kiu estas malĝojigata de mi? 3Kaj mi skribis tion saman, por ke, veninte, mi ne havu malĝojon de tiuj, pri kiuj mi devus ĝoji, fidante pri vi ĉiuj, ke mia ĝojo estas la ĝojo de vi ĉiuj. 4Ĉar el multe da aflikto kaj kora dolorego mi skribis al vi kun multaj larmoj, ne por ke vi malĝoju, sed ke vi sciu la amon, kiun mi havas al vi abunde.¶ 5Sed se iu kaŭzis malĝojon, li kaŭzis malĝojon ne al mi, sed parte (por ne tro forte vin premi) al vi ĉiuj. 6Sufiĉa al tia homo estas tiu puno, farita de la plimulto; 7pro tio, kontraŭe, vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke tia homo neniel forglutiĝu per sia troa malĝojo. 8Tial mi petegas vin, ke vi konfirmu al li vian amon. 9Ĝuste por tio mi ja skribis, ke mi vin provu, ĉu vi en ĉio estas obeemaj. 10Sed al kiu vi pardonas ion, mi ankaŭ; ĉar kion mi ankaŭ pardonis, se mi ion pardonis, mi tion faris pro vi antaŭ Kristo, 11por ke Satano ne gajnu profiton kontraŭ ni: ĉar ni ne estas sen scio pri liaj ruzoj.¶ 12Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermiĝis al mi pordo, 13mi ne ricevis ripozon por mia spirito, ĉar mi ne trovis mian fraton Tito; sed mi adiaŭis ilin kaj foriris al Makedonujo. 14Sed danko estu al Dio, kiu ĉiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras ĉie per ni la bonodoron de Sia koniĝo. 15Ĉar ni estas al Dio dolĉa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj; 16al ĉi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas taŭga por ĉi tio? 17Ĉar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercaĵo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaŭ Dio ni parolas en Kristo.¶