1Mi volas, ke vi pacience toleru min pro iom da malsaĝeco; sed efektive vi ja pacience min toleras. 2Ĉar mi ĵaluzas pri vi per Dia ĵaluzo, ĉar mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo. 3Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel dekliniĝos for de la simpleco kaj la ĉasteco, kiu estas en Kristo. 4Ĉar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis, aŭ se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis, aŭ malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin toleras. 5Ĉar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn. 6Kaj kvankam mi estas neklera laŭ parolo, mi tamen ne tia estas laŭ scio; sed en ĉio ni malkaŝe agis ĉe vi inter ĉiuj. 7Aŭ ĉu mi pekis, humiligante min, por ke vi estu altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio? 8Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por servi al vi; 9kaj kiam mi ĉeestis ĉe vi kaj havis mankon, mi ne estis ŝarĝo sur iu; ĉar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en ĉio mi tenis min ne ŝarĝa rilate vin, kaj ankoraŭ tenos. 10Jen estas la vero de Kristo en mi, ke ĉi tiu fanfarono ne estos barita kontraŭ mi en la regionoj Aĥajaj. 11Kial? ĉu tial, ke mi vin ne amas? Dio scias. 12Sed kiel mi faras, tiel mi ankaŭ faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili fieras, ili troviĝu samaj, kiel ni. 13Ĉar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaŭ apostolojn de Kristo. 14Kaj nenia miro; ĉar Satano mem sin aliformas kvazaŭ anĝelon de lumo. 15Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaŭ sin aliformas kvazaŭ servantojn de justeco; ilia finiĝo estos laŭ iliaj faroj.¶ 16Denove mi diras: Neniu opiniu min malsaĝa; sed se vi ja tiel opinias min, tamen min akceptu kiel malsaĝan, por ke mi ankaŭ iom fanfaronu. 17Tion, kion mi diras, mi diras ne laŭ la Sinjoro, sed kvazaŭ malsaĝe, en ĉi tiu insistado pri fierado. 18Ĉar multaj fanfaronas laŭ la karno, do mi ankaŭ fanfaronos. 19Ĉar vi afable toleras malsaĝulojn, estante mem saĝaj. 20Ĉar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formanĝas, se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizaĝon. 21Mi parolas kvazaŭ per sinmallaŭdo, kvazaŭ ni estus malfortiĝintaj. Tamen pri kio iu kuraĝas, pri tio (mi parolas en malsaĝeco) mi ankaŭ kuraĝas. 22Ĉu ili estas Hebreoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas Izraelidoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas el la idaro de Abraham? mi ankaŭ. 23Ĉu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortiĝoj ofte. 24De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu. 25Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas priĵetita per ŝtonoj, trifoje mi suferis ŝippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro; 26en oftaj vojaĝoj, en danĝeroj de riveroj, danĝeroj de rabistoj, danĝeroj de Judoj, danĝeroj de la nacianoj, danĝeroj en urbo, danĝeroj en dezerto, danĝeroj en la maro, danĝeroj inter falsaj fratoj; 27en laboro kaj sufero, en oftaj sendormiĝoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco. 28Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas ĉiutage, nome la zorgado pri ĉiuj eklezioj. 29Kiu estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne indignas? 30Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco. 31La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu ĉiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas. 32En Damasko, la urbestro sub la reĝo Aretas starigis gardistaron en la urbo de la Damaskanoj, por min kapti; 33kaj tra fenestro oni min delasis laŭflanke de la muro en korbo, kaj mi eliĝis de liaj manoj.¶