1Tiam Salomono ekparolis: La Eternulo diris, ke Li deziras loĝi en mallumo; 2tial mi konstruis domon por Via loĝado, kaj lokon por Via restado eterna. 3Kaj la reĝo turnis sian vizaĝon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris. 4Kaj li diris: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia buŝo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante: 5De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter ĉiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael. 6Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael. 7Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 8Sed la Eternulo diris al mia patro David: Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon; 9tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia nomo. 10Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris: mi leviĝis anstataŭ mia patro David kaj sidiĝis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 11Kaj mi metis tien la keston, en kiu troviĝas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun la Izraelidoj.¶ 12Kaj li stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn 13(ĉar Salomono estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj, la larĝon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis lokinta ĝin meze de la antaŭkorto: li nun stariĝis sur ĝi, ekgenuis antaŭ la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn al la ĉielo), 14kaj li parolis: Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la ĉielo nek sur la tero; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaŭ Vi per sia tuta koro; 15Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via buŝo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas. 16Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu plue al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante: Ne mankos ĉe vi antaŭ Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iri laŭ Mia instruo, kiel vi iradis antaŭ Mi. 17Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, veriĝu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David. 18Ĉu efektive Dio loĝus kun homoj sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis! 19Sed turnu Vin al la preĝo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por aŭskulti la vokadon kaj la preĝon, per kiu Via servanto preĝas antaŭ Vi, 20por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super ĉi tiu domo tage kaj nokte, super la loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por aŭskulti la preĝon, kiun Via servanto faros sur ĉi tiu loko. 21Kaj aŭskultu la petegojn de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, per kiuj ili preĝos sur ĉi tiu loko; aŭskultu el la loko de Via loĝado, el la ĉielo; kaj kiam Vi aŭskultos, Vi pardonu. 22Se iu pekos kontraŭ sia proksimulo, kaj oni postulos de li ĵuron, ke li ĵuru, kaj la ĵuro estos farata antaŭ Via altaro en ĉi tiu domo: 23tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj faru juĝon pri Viaj servantoj, repagante al la malbonagulo, metante lian konduton sur lian kapon, kaj elmontrante la pravecon de virtulo, rekompencante lin laŭ lia virteco. 24Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko, pekinte antaŭ Vi, sed ili returnos sin kaj gloros Vian nomon kaj preĝos kaj petegos antaŭ Vi en ĉi tiu domo: 25tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al ili kaj al iliaj patroj. 26Se la ĉielo ŝlosiĝos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaŭ Vi, sed ili ekpreĝos sur ĉi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi aŭskultu ilin: 27tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri; kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredaĵon. 28Se estos malsato en la lando, aŭ se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aŭ vermoj, aŭ se premos ilin malamiko en la lando de ilia loĝado, aŭ se estos ia plago aŭ malsano; 29ĉe ĉiu preĝo, ĉe ĉiu petego, kiun faros iu homo aŭ Via tuta popolo Izrael, kiam ĉiu el ili sentos sian malfeliĉon kaj sian doloron kaj etendos siajn manojn al ĉi tiu domo: 30aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, kaj pardonu, kaj redonu al ĉiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (ĉar Vi sola konas la koron de la homidoj); 31por ke ili Vin timu, kaj por ke ili iradu laŭ Viaj vojoj dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj. 32Ankaŭ koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via granda nomo, pro Via forta mano, kaj pro Via etendita brako, kaj li venos kaj preĝos en ĉi tiu domo: 33Vi aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, kaj faru ĉion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke ĉiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata ĉi tiu domo, kiun mi konstruis. 34Kiam Via popolo eliros milite kontraŭ siajn malamikojn laŭ la vojo, laŭ kiu Vi ilin sendos, kaj ili preĝos al Vi, turninte sin al ĉi tiu urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 35tiam aŭskultu el la ĉielo ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon. 36Se ili pekos antaŭ Vi (ĉar ne ekzistas homo, kiu ne pekus), kaj Vi ekkoleros kontraŭ ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malproksiman aŭ proksiman; 37sed ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertiĝos, kaj petegos Vin en la lando de sia kaptiteco, dirante: Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis; 38kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni forkondukis ilin, kaj ili preĝos, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 39tiam aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, ilian preĝon kaj ilian petegon, defendu ilian aferon, kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaŭ Vi. 40Nun, ho mia Dio, Viaj okuloj estu nefermitaj kaj Viaj oreloj estu atentaj al la preĝo sur ĉi tiu loko. 41Kaj nun leviĝu, ho Dio Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la arkeo de Via potenco. Viaj pastroj, ho Dio Eternulo, vestiĝu per savo, kaj Viaj fideluloj ĝuu bonon. 42Ho Dio Eternulo, ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito; memoru la favorkorecon koncerne Davidon, Vian servanton.¶