1Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo. 2Kiam tion aŭdis Jerobeam, filo de Nebat (ĉar li estis en Egiptujo, kien li forkuris de la reĝo Salomono), Jerobeam revenis el Egiptujo. 3Kaj oni sendis, kaj vokis lin. Tiam venis Jerobeam kaj la tuta Izrael, kaj ili ekparolis al Reĥabeam, dirante: 4Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi. 5Kaj li diris al ili: Post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris. 6Kaj la reĝo Reĥabeam konsiliĝis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaŭ lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris: Kiel vi konsilas respondi al ĉi tiu popolo? 7Kaj ili diris al li jene: Se vi estos bona al ĉi tiu popolo kaj montros al ili favoron kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por ĉiam. 8Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li; kaj li konsiliĝis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaŭ li. 9Kaj li diris al ili: Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo, kiu diris al mi jene: Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin? 10Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza — tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro; 11tial se mia patro ŝarĝis vin per peza jugo, mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 12Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria tago, kiel la reĝo ordonis, dirante: Revenu al mi en la tria tago. 13Kaj la reĝo respondis al ili malafable; kaj la reĝo Reĥabeam ne atentis la konsilon de la maljunuloj; 14kaj li parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante: Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ĝin ankoraŭ pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 15Kaj la reĝo ne aŭskultis la popolon; ĉar estis tiel destinite de Dio, por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris per Aĥija, la Ŝiloano, al Jerobeam, filo de Nebat. 16Kiam ĉiuj Izraelidoj vidis, ke la reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la reĝo, dirante: Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj; iru, ho Izraelidoj, ĉiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj ĉiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj. 17Sed super la Izraelidoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, regis Reĥabeam. 18Kaj la reĝo Reĥabeam sendis Hadoramon, la estron super la impostoj; sed la Izraelidoj ĵetis sur lin ŝtonojn, kaj li mortis. Kaj la reĝo Reĥabeam rapide sidiĝis en ĉaro, por forkuri en Jerusalemon. 19Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David ĝis la nuna tago.¶