1Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj, 2per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kaŭterizitan kvazaŭ per brule varmega fero, 3admonante ne edziĝi, kaj deteni sin de manĝaĵoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron. 4Ĉar ĉiu kreitaĵo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forĵetita, se oni ĝin ricevas kun dankesprimo, 5ĉar ĝi estas sanktigita per la parolo de Dio kaj per preĝo.¶ 6Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis; 7sed forrifuzu profanajn kaj avinajn fabelojn. Kaj ekzercu vin al pieco; 8ĉar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al ĉio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta. 9Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto. 10Ĉar por tio ni laboras kaj batalas, ĉar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion, kiu estas la Savanto de ĉiuj homoj, precipe de la kredantoj. 11Tion ordonu kaj instruu. 12Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per ĉasteco. 13Ĝis mi venos, atentu legadon, konsilon, instruadon. 14Ne malŝatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro. 15Estu diligenta pri tiuj aferoj; dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj. 16Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; ĉar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas.¶