1Fidinda estas la diro: Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron. 2Episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema, 3ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto; 4reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun ĉia seriozeco 5(sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?); 6ne novico, por ke li ne ŝvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo. 7Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riproĉon kaj kaptilon de la diablo. 8Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon; 9tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco. 10Kaj tiuj ankaŭ estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriproĉeblaj. 11Virinoj ankaŭ devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri ĉio. 12La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn. 13Ĉar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuraĝon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.¶ 14Ĉi tion mi skribas al vi, esperante veni al vi baldaŭ, 15sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero. 16Kaj laŭ konsento, granda estas la mistero de pieco: Tiu, kiu elmontriĝis en la karno, praviĝis en la spirito, estis vidita de anĝeloj, pripredikita ĉe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.¶