1Mi konsilas do, antaŭ ĉio, fari petegojn, preĝojn, propetadojn, dankojn por ĉiuj; 2por reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco. 3Tio estas bona kaj akceptebla antaŭ Dio, nia Savanto, 4kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero. 5Ĉar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo, 6kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj; 7por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.¶ 8Mi deziras do, ke la viroj preĝu en ĉiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado. 9Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj, aŭ multekostaj vestoj; 10sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj. 11Virino lernu en kvieteco kun ĉia submetiĝo. 12Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco. 13Ĉar Adam kreiĝis la unua, poste Eva; 14kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon; 15sed ŝi saviĝos per la naskado, se ili daŭras en fido kaj amo kaj sanktiĝo kun sobreco.¶