1Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi. 2Ĉar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel ŝtelisto en la nokto. 3Dum oni diras: Paco kaj sendanĝereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsaviĝos. 4Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto; 5ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo; 6tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj. 7Ĉar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriiĝas, tiuj ebriiĝas en la nokto. 8Sed ĉar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo. 9Ĉar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo, 10kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, ĉu ni maldormos aŭ dormos. 11Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas.¶ 12Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas, 13kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia. 14Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj. 15Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj. 16Ĝoju ĉiam; 17preĝu senĉese; 18pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi. 19Ne estingu la Spiriton; 20ne malestimu profetaĵojn; 21elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona; 22detenu vin de ĉia formo de malbono.¶ 23Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 24Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.¶ 25Fratoj, preĝu por ni.¶ 26Salutu ĉiujn fratojn per sankta kiso. 27Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu ĉi tiun epistolon antaŭ la tuta frataro.¶ 28La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.¶