1Ĉar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montriĝis senfrukta; 2sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuraĝiĝis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto. 3Ĉar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj ĝi ne estas kun ruzo; 4sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por plaĉi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn. 5Ĉar, kiel vi scias, ni neniam troviĝis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto), 6nek celante homan gloron ĉe vi aŭ ĉe iu alia, kvankam ni povis esti al vi ŝarĝaj, kiel apostoloj de Kristo. 7Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn; 8tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaŭ niajn proprajn animojn, ĉar vi fariĝis por ni tre karaj. 9Ĉar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon: nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio. 10Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaŭ, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis ĉe vi kredantoj; 11kiel vi scias, ke por ĉiu el vi ni estis kiel patro ĉe siaj infanoj, vin admonante kaj kuraĝigante, kaj petegante, 12ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron.¶ 13Pro ĉi tio ankaŭ ni senĉese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel ĝi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaŭ energias en vi, kiuj kredas. 14Ĉar vi, fratoj, fariĝis imitantoj de la eklezioj de Dio en Kristo Jesuo, kiuj estas en Judujo; ĉar tiajn samajn suferojn vi ankaŭ spertis ĉe viaj samlandanoj, kiajn tiuj ĉe la Judoj, 15kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne plaĉas al Dio, kaj estas kontraŭuloj al ĉiuj homoj; 16ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili saviĝu, por kompletigi ĉiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero ĝis ekstrema mezuro.¶ 17Sed, fratoj, ni, senigite je vi dum kelka tempo, persone, ne kore, des pli fervore klopodis vidi vian vizaĝon kun multa sopiro; 18ĉar ni deziris veni al vi; mi, Paŭlo, tion deziris pli ol unufoje; sed malhelpis nin Satano. 19Ĉar kio estas nia espero, aŭ ĝojo, aŭ krono de singratulado? Ĉu ĝi ja ne estas vi, antaŭ nia Sinjoro Jesuo Kristo ĉe lia alveno? 20Ĉar vi estas nia gloro kaj nia ĝojo.¶