1Kaj Samuel parolis al la tuta Izrael.¶ 2Kaj la Filiŝtoj starigis siajn vicojn kontraŭ Izrael, kaj la batalo vastiĝis, kaj Izrael estis venkobatita de la Filiŝtoj, kaj ili mortigis sur la kampo de la batalo pli-malpli kvar mil homojn. 3Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejaĝuloj de Izrael diris: Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaŭ antaŭ la Filiŝtoj? ni prenu al ni el Ŝilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke ĝi venu inter nin kaj savu nin kontraŭ la manoj de niaj malamikoj. 4Kaj la popolo sendis en Ŝilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de Dio la du filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas. 5Kaj kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis en la tendaron, tiam la tuta Izrael faris tian grandan kriadon, ke la tero ekbruis. 6Kiam la Filiŝtoj aŭdis la laŭtan kriadon, ili diris: Kion signifas ĉi tiu granda kaj forta kriado en la tendaro de la Hebreoj? Kaj ili eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron. 7Kaj la Filiŝtoj ektimis, ĉar ili diris: Venis Dio en la tendaron. Kaj ili diris: Ve al ni! ĉar ne estis tiel antaŭe. 8Ve al ni! kiu savos nin kontraŭ la manoj de tiuj fortaj dioj? tio estas tiuj dioj, kiuj frapis la Egiptojn per ĉiaj frapoj en la dezerto. 9Estu kuraĝaj kaj viraj, ho Filiŝtoj, por ke vi ne fariĝu sklavoj al la Hebreoj, kiel ili estis sklavoj al vi; estu viroj kaj batalu. 10Kaj la Filiŝtoj batalis, kaj la Izraelidoj estis venkobatitaj, kaj ili forkuris ĉiu al sia tendo; kaj la venkobato estis tre granda, kaj falis el la Izraelidoj tridek mil piedirantoj. 11Kaj la kesto de Dio estis prenita, kaj la du filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas, mortis. 12Unu Benjamenido kuris el la militistaro kaj venis en Ŝilon en la sama tago, kaj liaj vestoj estis disŝiritaj, kaj tero estis sur lia kapo. 13Kiam li venis, Eli sidis sur seĝo, rigardante sur la vojon, ĉar lia koro tremis pri la kesto de Dio. Kaj tiu homo venis, por sciigi en la urbo, kaj ekkriis la tuta urbo. 14Kiam Eli aŭdis la kriadon, li diris: Kion signifas ĉi tiu tumulta kriado? Kaj la viro rapide venis kaj sciigis al Eli. 15Eli tiam havis la aĝon de naŭdek ok jaroj, kaj liaj okuloj malakriĝis, kaj li ne povis vidi. 16Kaj tiu viro diris al Eli: Mi venis el la militistaro, mi alkuris hodiaŭ el la militistaro. Kaj Eli diris: Kia estis la afero, mia filo? 17Kaj la sciiganto respondis kaj diris: Izrael forkuris antaŭ la Filiŝtoj, kaj granda frapo trafis la popolon, kaj ankaŭ viaj du filoj, Ĥofni kaj Pineĥas, mortis, kaj la kesto de Dio estas forprenita. 18Apenaŭ li menciis la keston de Dio, Eli falis de la seĝo malantaŭen ĉe la pordego, rompis al si la kolon, kaj mortis; ĉar li estis maljuna kaj peza. Li estis juĝisto de Izrael dum kvardek jaroj. 19Lia bofilino, la edzino de Pineĥas, estis graveda, baldaŭ naskonta. Kiam ŝi aŭdis la sciigon pri la forpreno de la kesto de Dio kaj pri la morto de sia bopatro kaj de sia edzo, ŝi kliniĝis kaj naskis, ĉar subite atakis ŝin la naskaj doloroj. 20Kaj dum ŝi estis mortanta, la virinoj, kiuj ŝin ĉirkaŭis, diris: Ne timu, ĉar vi naskis filon; sed ŝi ne respondis, kaj ne prenis tion al sia koro. 21Kaj ŝi donis al la knabo la nomon Ikabod, dirante: For estas la gloro de Izrael; ĉar forprenita estis la kesto de Dio kaj pereis ŝia bopatro kaj ŝia edzo. 22Kaj ŝi diris: For estas la gloro de Izrael, ĉar forprenita estas la kesto de Dio.¶