1La knabo Samuel servadis al la Eternulo antaŭ Eli; kaj la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo; ne aperadis ofte profetaj vizioj. 2En tiu tempo unu fojon Eli kuŝis sur sia loko (lia vidado komencis malakriĝi, ke li ne povis vidi); 3kaj la lucerno de Dio ankoraŭ ne estingiĝis, kaj Samuel kuŝis en la templo de la Eternulo, kie estis la kesto de Dio; 4tiam la Eternulo vokis Samuelon, kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas. 5Kaj li kuris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris: Mi ne vokis; iru returne kaj kuŝiĝu. Kaj li iris kaj kuŝiĝis. 6Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris: Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj kuŝiĝu. 7Samuel ankoraŭ ne konis la Eternulon, kaj ankoraŭ ne estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo. 8Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon. 9Kaj Eli diris al Samuel: Iru, kuŝiĝu; kaj se vi estos vokata, tiam diru: Parolu, ho Eternulo, ĉar Via sklavo aŭskultas. Kaj Samuel iris kaj kuŝiĝis sur sia loko. 10Kaj venis la Eternulo kaj stariĝis, kaj vokis kiel la antaŭajn fojojn: Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris: Parolu, ĉar Via sklavo aŭskultas. 11Tiam la Eternulo diris al Samuel: Jen Mi faros en Izrael tian faron, ke al ĉiu, kiu tion aŭdos, eksonoros ambaŭ liaj oreloj. 12En tiu tago Mi plenumos super Eli ĉion, kion Mi diris pri lia domo; Mi komencos kaj finos. 13Mi sciigis al li, ke Mi juĝos lian domon por ĉiam pro la krimo, ke li sciis, ke liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin. 14Kaj tial Mi ĵuris al la domo de Eli, ke neniam pekliberiĝos la krimo de la domo de Eli per buĉofero nek per farunofero. 15Kaj Samuel kuŝis ĝis la mateno; poste li malfermis la pordojn de la domo de la Eternulo. Sed Samuel timis raporti pri la vizio al Eli. 16Kaj Eli vokis Samuelon, kaj diris: Samuel, mia filo! Kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas. 17Kaj tiu diris: Kia estas la afero, pri kiu Li parolis al vi? mi petas, ne kaŝu antaŭ mi; tion kaj ankoraŭ pli faru al vi Dio, se vi kaŝos antaŭ mi ion el ĉio, kion Li diris al vi. 18Kaj Samuel rakontis al li ĉion, kaj nenion kaŝis antaŭ li. Kaj li diris: Li estas la Eternulo; Li faru tion, kio plaĉas al Li. 19Kaj Samuel kreskis, kaj la Eternulo estis kun li; kaj neniun el Liaj vortoj li faligis sur la teron. 20Kaj eksciis la tuta Izrael, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, ke Samuel fariĝis fidinda profeto de la Eternulo. 21Kaj la Eternulo plue aperadis en Ŝilo, post kiam la Eternulo revelaciis Sin al Samuel en Ŝilo per la parolo de la Eternulo.¶