1Sed David forkuris el Najot en la Rama regiono, kaj venis, kaj diris al Jonatan: Kion mi faris? kio estas mia krimo? kaj kio estas mia peko antaŭ via patro, ke li volas forpreni mian animon? 2Sed tiu diris al li: Tio certe ne fariĝos, vi ne mortos; mia patro faras nenian aferon grandan aŭ malgrandan, ne sciigante tion al mi; kial do mia patro kaŝus antaŭ mi ĉi tiun aferon? tio ne fariĝos. 3Tiam David plue ĵuris kaj diris: Via patro scias bone, ke vi favoras min, tial li diris al si: Jonatan ne devas scii ĉi tion, por ke li ne afliktiĝu; vere, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, inter mi kaj la morto estas nur unu paŝo. 4Kaj Jonatan diris al David: Kion ajn via animo diros, tion mi faros por vi. 5Tiam David diris al Jonatan: Jen morgaŭ estos monatkomenco, kaj mi devas sidi kun la reĝo ĉe la tagmanĝo; permesu, ke mi foriru kaj kaŝu min sur la kampo ĝis vespero de la tria tago. 6Se via patro demandos pri mi, tiam diru: David forte petis min, ke li kuru al sia urbo Bet-Leĥem, ĉar tie estas ĉiujara oferado de la tuta familio. 7Se li diros: Bone, tiam estos paco al via sklavo; sed se li ekkoleros, tiam sciu, ke malbono jam estas decidita de li. 8Faru do favorkoraĵon al via sklavo, ĉar vi akceptis vian sklavon kun vi en interligon antaŭ la Eternulo; kaj se mi havas sur mi ian kulpon, tiam mortigu min vi; sed por kio vi venigus min al via patro? 9Sed Jonatan diris: Neniam tio fariĝu al vi, ke mi scius, ke mia patro decidis malbonon kontraŭ vi, kaj mi ne sciigus tion al vi. 10Kaj David diris al Jonatan: Kiu diros al mi, se via patro donos al vi respondon kruelan? 11Jonatan diris al David: Venu, ni eliros sur la kampon. Kaj ambaŭ eliris sur la kampon.¶ 12Tiam Jonatan diris al David: La Eternulo, Dio de Izrael, se mi esploros mian patron ĝis postmorgaŭ, kaj konvinkiĝos, ke li estas favora al David, kaj se mi tiam ne sendos al vi kaj ne malkaŝos al viaj oreloj — 13tiam la Eternulo punu kaj repunu Jonatanon. Sed se al mia patro plaĉos io malbona kontraŭ vi, tion mi ankaŭ malkaŝos al viaj oreloj, kaj mi forliberigos vin, ke vi iru en paco; kaj la Eternulo estu kun vi, kiel Li estis kun mia patro. 14Kaj se mi ankoraŭ vivos, ĉu vi ne agos kun mi favorkore, ke mi ne mortu? 15Kaj vian favorkorecon ne fortiru de mia domo eterne, eĉ ne tiam, kiam la Eternulo ekstermos ĉiujn malamikojn de David de sur la tero. 16Tiamaniere faris Jonatan interligon kun la domo de David, se la Eternulo punos la malamikojn de David. 17Kaj Jonatan plue ĵuris al David pri sia amo al li, ĉar li amis lin kiel sian animon. 18Kaj Jonatan diris al li: Morgaŭ estos komenco de monato, kaj oni demandos pri vi, ĉar oni rimarkos vian sidlokon. 19En la tria tago rapidu kaj venu al la loko, kie vi kaŝis vin dum la labora tago, kaj vi sidos apud la ŝtono Ezel. 20Kaj mi pafos preter ĝin tri sagojn, kvazaŭ pafante al celo. 21Kaj poste mi sendos junulon, dirante: Iru, trovu la sagojn. Se mi diros al la junulo: Jen la sagoj estas antaŭ vi, prenu ilin kaj venu — tiam estas paco al vi kaj nenio minacas, kiel vivas la Eternulo. 22Sed se mi tiel diros al la junulo: Jen la sagoj estas post vi malproksime — tiam foriru, ĉar la Eternulo vin forsendas. 23Kaj koncerne tion, kion parolis inter ni mi kaj vi, la Eternulo estu inter mi kaj vi por ĉiam.¶ 24Tiam David kaŝis sin sur la kampo. Kaj kiam estis la monatkomenco, la reĝo sidiĝis al tagmanĝo; 25kaj kiam la reĝo sidiĝis sur sia loko, kiel ĉiufoje, sur la sidloko apud la muro, Jonatan leviĝis, kaj Abner sidiĝis apud Saul, kaj la loko de David restis neokupita. 26Sed Saul diris nenion en tiu tago, ĉar li pensis: Io okazis al li, verŝajne li estas malpura, li ne puriĝis. 27Estis la dua tago de la monatkomenco, kaj la loko de David restis neokupita. Tiam Saul diris al sia filo Jonatan: Kial la filo de Jiŝaj ne venis hieraŭ nek hodiaŭ al la tagmanĝo? 28Kaj Jonatan respondis al Saul: David forte petis min, ke li iru Bet-Leĥemon, 29kaj li diris: Forliberigu min, ĉar ni havas en la urbo familian oferadon, kaj mia frato ordonis al mi esti tie; tial nun, se vi estas favora al mi, permesu, ke mi rapidu tien kaj ke mi vidu miajn fratojn. Tial li ne venis al la tablo de la reĝo. 30Tiam ekflamis la kolero de Saul kontraŭ Jonatan, kaj li diris al li: Ho, filo de obstina virino! ĉu mi ne scias, ke vi elektis al vi la filon de Jiŝaj, por via malhonoro kaj por la malhonoro de via patrino? 31Ĉar tiel longe, kiel la filo de Jiŝaj vivos sur la tero, ne fortikiĝos vi nek via regno. Nun sendu, kaj venigu lin al mi, ĉar li meritas la morton. 32Sed Jonatan respondis al sia patro Saul kaj diris al li: Pro kio oni mortigu lin? kion li faris? 33Tiam Saul ĵetis sur lin la lancon, por frapi lin. Tiam Jonatan komprenis, ke ĉe lia patro ĝi estas afero decidita, mortigi Davidon. 34Kaj Jonatan en forta kolero levis sin de ĉe la tablo; kaj li nenion manĝis en tiu dua tago de la monatkomenco; ĉar li malĝojis pro David, ke lia patro tiel insultis lin.¶ 35En la sekvanta mateno Jonatan eliris sur la kampon en la tempo interkonsentita kun David, kaj malgranda knabo estis kun li. 36Kaj li diris al sia knabo: Kuru, trovu la sagojn, kiujn mi pafas. La knabo kuris, kaj li pafĵetis la sagon malproksime trans lin. 37Kiam la knabo venis al la loko, kien Jonatan pafĵetis la sagon, Jonatan ekkriis al la junulo, dirante: La sago kuŝas ja post vi malproksime. 38Kaj Jonatan kriis al la knabo: Tuj, rapidu, ne staru. Kaj la knabo de Jonatan kolektis la sagojn kaj venis al sia sinjoro. 39Kaj la knabo nenion sciis; nur Jonatan kaj David sciis la aferon. 40Jonatan fordonis siajn armilojn al la knabo, kiu estis ĉe li, kaj diris al li: Iru, portu en la urbon. 41Kiam la knabo foriris, David leviĝis de la suda flanko, ĵetis sin vizaĝaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaŭ kune, sed David pli. 42Kaj Jonatan diris al David: Iru en paco, kiel ni ĵuris ambaŭ per la nomo de la Eternulo, dirante: La Eternulo estu inter mi kaj vi, inter mia idaro kaj via idaro eterne. Kaj li leviĝis kaj foriris, kaj Jonatan venis en la urbon.¶