1La Filiŝtoj kolektis siajn militistarojn por milito, kaj kuniĝis apud Soĥo de Jehuda, kaj stariĝis tendare inter Soĥo kaj Azeka, en Efes-Damim. 2Kaj Saul kaj la viroj de Izrael kolektiĝis, kaj stariĝis tendare en la valo de Ela, kaj pretigis sin por batalo kontraŭ la Filiŝtoj. 3La Filiŝtoj staris sur la monto unuflanke, kaj la Izraelidoj staris sur la monto duaflanke, kaj la valo estis inter ili. 4Kaj eliris grandegulo el la tendaroj de la Filiŝtoj; lia nomo estis Goljat, el Gat; lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlarĝo. 5Kaj kupra kasko estis sur lia kapo, kaj per skvamita kiraso li estis vestita, kaj la pezo de la kiraso estis kvin mil sikloj da kupro. 6Kaj kupraj armaĵetoj estis sur liaj piedoj, kaj kupra ŝildo sur liaj ŝultroj. 7La tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto, kaj la fero de lia lanco havis la pezon de sescent sikloj da fero; kaj antaŭ li iris ŝildoportisto. 8Kaj li stariĝis, kaj ekkriis al la taĉmentoj de Izrael, kaj diris al ili: Por kio vi eliris batale? ĉu mi ne estas Filiŝto, kaj vi sklavoj de Saul? elektu inter vi viron, kaj li malsupreniru al mi. 9Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj; sed se mi lin venkos kaj batos, tiam vi estos niaj sklavoj kaj vi servos al ni. 10Kaj la Filiŝto diris: Mi hontigos hodiaŭ la taĉmentojn de Izrael; donu al mi viron, ke ni ambaŭ interbatalu. 11Kiam Saul kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdis la vortojn de tiu Filiŝto, ili eksentis teruron kaj tre ektimis.¶ 12Estis David, filo de tiu Efratano el Bet-Leĥem de Jehuda, kies nomo estis Jiŝaj kaj kiu havis ok filojn; kaj tiu viro en la tempo de Saul estis jam maljuna, profundaĝa inter la viroj. 13La tri plej maljunaj filoj de Jiŝaj iris, sekvante Saulon, en la militon; la nomoj de liaj tri filoj, kiuj iris en la militon, estis: Eliab, la unuenaskito, kaj la dua post li Abinadab, kaj la tria Ŝama. 14David estis la plej juna; kaj la tri plej maljunaj iris post Saul. 15Sed David venadis al Saul kaj reiradis de li, por paŝti la ŝafojn de sia patro en Bet-Leĥem. 16La Filiŝto eliradis matene kaj vespere, kaj stariĝadis dum kvardek tagoj.¶ 17Kaj Jiŝaj diris al sia filo David: Prenu por viaj fratoj ĉi tiun efon da rostitaj grajnoj kaj ĉi tiujn dek panojn, kaj kuru en la tendaron al viaj fratoj; 18kaj ĉi tiujn dek fromaĝojn alportu al la milestro, kaj rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj prenu ilian komision. 19Kaj Saul kaj ili kaj ĉiuj viroj de Izrael estis en la valo de Ela, militante kontraŭ la Filiŝtoj. 20Kaj David leviĝis frue matene, lasis la ŝafojn al la gardisto, prenis la portotaĵon kaj iris, kiel ordonis al li Jiŝaj, kaj venis al la tendaro, kiam la militistaro eliris por sin aranĝi kaj oni trumpetis por batalo. 21Kaj aranĝis sin la Izraelidoj kaj la Filiŝtoj, fronton kontraŭ fronto. 22David lasis la vazojn, kiujn li portis, ĉe la gardisto de ilaroj, kuris al la fronto, kaj demandis pri la farto de siaj fratoj. 23Dum li parolis kun ili, jen la grandegulo, Goljat la Filiŝto estis lia nomo, el Gat, eliris el la vicoj de la Filiŝtoj kaj komencis paroli kiel antaŭe; kaj David tion aŭdis. 24Kaj ĉiuj Izraelidoj, ekvidinte tiun viron, forkuris de li kaj tre timis. 25Kaj la Izraelidoj diris: Ĉu vi vidis tiun viron, kiu tiel sin levas? por moki Izraelon li sin levas; kiu lin venkobatos, tiun la reĝo riĉigos per granda riĉeco, kaj sian filinon li donos al li, kaj la domon de lia patro li faros libera en Izrael. 26Tiam David diris al la homoj, kiuj staris apud li: Kio estos farita al la homo, kiu venkobatos tiun Filiŝton kaj deprenos de Izrael la malhonoron? ĉar kiu estas tiu necirkumcidita Filiŝto, ke li mokas la militistaron de la vivanta Dio? 27Kaj la popolo diris al li kiel antaŭe: Tio estos farita al la homo, kiu venkobatos lin. 28Kiam lia plej maljuna frato Eliab aŭdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraŭ David, kaj li diris: Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan ŝafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon. 29Tiam David diris: Kion do mi nun faris? ĉu mi venis sen bezono? 30Kaj li deturnis sin de li al alia flanko, kaj ekparolis kiel antaŭe; kaj la homoj respondis al li kiel la unuan fojon. 31Kiam oni aŭdis la vortojn, kiujn diris David, oni raportis al Saul, kaj ĉi tiu venigis lin. 32Kaj David diris al Saul: Neniu perdu la kuraĝon pro li: via sklavo iros kaj batalos kontraŭ tiu Filiŝto. 33Sed Saul diris al David: Vi ne povas iri kontraŭ tiun Filiŝton, por batali kontraŭ li; ĉar vi estas knabo, kaj li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj. 34Tiam David diris al Saul: Via sklavo estis ĉe sia patro paŝtanto de ŝafoj; kaj venadis leono aŭ urso kaj forportadis ŝafon el la ŝafaro; 35tiam mi kuradis post tiu, batadis ĝin, kaj savadis el ĝia buŝo; se ĝi stariĝis kontraŭ mi, mi kaptis ĝin je la makzelo, batis kaj mortigis ĝin. 36Kiel la leonon, tiel ankaŭ la urson via sklavo venkobatis; ankaŭ kun ĉi tiu necirkumcidita Filiŝto estos la sama afero, kiel kun ĉiu el tiuj, ĉar li malhonoras la militistaron de la vivanta Dio. 37Kaj David diris: La Eternulo, kiu savis min kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, savos min kontraŭ ĉi tiu Filiŝto. Tiam Saul diris al David: Iru, kaj la Eternulo estu kun vi. 38Kaj Saul vestis Davidon per siaj vestoj, kaj metis kupran kaskon sur lian kapon, kaj vestis lin per kiraso. 39Kaj David zonis lian glavon supre de siaj vestoj, kaj provis iri, ĉar li ne kutimis; sed David diris al Saul: Mi ne povas iri en ĉi tio, ĉar mi ne kutimis. Kaj David demetis tion de si. 40Kaj li prenis sian bastonon en sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn ŝtonojn el la torento, kaj metis ilin en la paŝtistan vazon, kiun li havis, kaj en la saketon, kaj kun la ĵetilo en la mano li iris al la Filiŝto. 41Kaj la Filiŝto eliris kaj komencis alproksimiĝi al David, kaj lia ŝildoportisto iris antaŭ li. 42Kiam la Filiŝto ekrigardis kaj vidis Davidon, li malŝatis lin, ĉar li estis knabo, ruĝvanga kaj belaspekta. 43Kaj la Filiŝto diris al David: Ĉu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? Kaj la Filiŝto malbenis Davidon per siaj dioj. 44Kaj la Filiŝto diris al David: Venu al mi, por ke mi donu vian karnon al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la kampo. 45Sed David diris al la Filiŝto: Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris. 46Hodiaŭ la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaŭ la kadavrojn de la Filiŝtaj taĉmentoj al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion. 47Kaj ekscios ĉi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, ĉar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn. 48Kaj kiam la Filiŝto leviĝis kaj ekiris, por alproksimiĝi al David, tiam David rapide ekkuris al la fronto kontraŭ la Filiŝton. 49Kaj David etendis sian manon al la vazo, kaj prenis el tie ŝtonon, ĵetis per la ĵetilo kaj trafis la Filiŝton en lian frunton, kaj la ŝtono penetris en lian frunton, kaj li falis kun la vizaĝo sur la teron. 50Tiamaniere David venkis la Filiŝton per la ĵetilo kaj per la ŝtono, kaj batis la Filiŝton kaj mortigis lin, kvankam glavo ne estis en la mano de David. 51David alkuris, stariĝis super la Filiŝto, prenis lian glavon, elprenis ĝin el la ingo, kaj mortigis lin, kaj dehakis per ĝi lian kapon. Kiam la Filiŝtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis, ili forkuris. 52Tiam leviĝis la viroj de Izrael kaj Jehuda, kaj ekkriis, kaj postkuris la Filiŝtojn ĝis la eniro en la valon kaj ĝis la pordego de Ekron. Kaj falis la mortigitoj el la Filiŝtoj sur la vojo al Ŝaaraim, ĝis Gat kaj ĝis Ekron. 53Kaj la Izraelidoj revenis de la kurado post la Filiŝtoj kaj disrabis ilian tendaron. 54Kaj David prenis la kapon de la Filiŝto, kaj alportis ĝin en Jerusalemon, kaj liajn armilojn li metis en sian tendon.¶ 55Kiam Saul vidis Davidon, elirantan kontraŭ la Filiŝton, li diris al Abner, la militestro: Kies filo estas ĉi tiu junulo, Abner? Kaj Abner respondis: Mi ĵuras per via animo, ho reĝo, ke mi ne scias. 56Kaj la reĝo diris: Demandu, kies filo estas ĉi tiu junulo. 57Kiam David revenis post la mortigo de la Filiŝto, Abner prenis lin kaj venigis lin antaŭ Saulon, kaj la kapo de la Filiŝto estis en lia mano. 58Kaj Saul diris al li: Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis: Filo de via sklavo Jiŝaj, la Bet-Leĥemano.¶