1Infanetoj miaj, ĉi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton ĉe la Patro, Jesuon Kriston, la justan; 2kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaŭ pro la tuta mondo. 3Kaj per ĉi tio ni scias, ke ni konas lin: se ni observas liajn ordonojn. 4Kiu diras: Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li; 5sed en ĉiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektiĝis la amo al Dio. Per ĉi tio ni scias, ke ni estas en li: 6kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis.¶ 7Amataj, al vi mi skribas ne ordonon novan, sed malnovan ordonon, kiun vi havis de la komenco; la malnova ordono estas la vorto, kiun vi aŭdis. 8Ankaŭ mi skribas al vi novan ordonon, kiu estas vera en li kaj en vi; ĉar la mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas. 9Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraŭ ĝis nun. 10Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligaĵo. 11Sed kiu malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo, kaj iras en la mallumo, kaj ne scias, kien li iras, ĉar la mallumo blindigis al li la okulojn.¶ 12Mi skribas al vi, infanetoj, ĉar la pekoj al vi estas pardonitaj pro lia nomo. 13Mi skribas al vi, patroj, ĉar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribas al vi, junuloj, ĉar vi venkis la malbonulon. Mi skribis al vi, infanoj, ĉar vi konas la Patron. 14Mi skribis al vi, patroj, ĉar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribis al vi, junuloj, ĉar vi estas fortaj, kaj la vorto de Dio restas en vi, kaj vi venkis la malbonulon. 15Ne amu la mondon, nek la mondaĵojn. Se iu amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li. 16Ĉar ĉio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo. 17Kaj forpasas la mondo kaj ĝia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.¶ 18Infanoj, jam estas la lasta horo; kaj kiel vi aŭdis, ke antikristo venas, jam leviĝis multe da antikristoj; per tio ni scias, ke estas la lasta horo. 19De ni ili eliris, sed ili ne estis el ni; ĉar se ili el ni estus, ili restus ĉe ni; sed ili eliris, por ke ili elmontriĝu, ke ili ĉiuj ne estas el ni. 20Kaj vi havas sanktoleadon de la Sanktulo, kaj vi scias ĉion. 21Mi skribis al vi ne pro tio, ke vi ne scias la veron, sed pro tio, ke vi ĝin scias, kaj pro tio, ke nenia mensogo estas el la vero. 22Kiu estas la mensogisto, krom tiu, kiu malkonfesas, ke Jesuo estas la Kristo? Tiu estas la antikristo, kiu malkonfesas la Patron kaj la Filon. 23Ĉiu, kiu malkonfesas la Filon, ne havas la Patron; tiu, kiu konfesas la Filon, havas ankaŭ la Patron. 24Vi do lasu resti en vi tion, kion vi aŭdis de la komenco. Se tio, kion vi aŭdis de la komenco, restos en vi, vi ankaŭ restos en la Filo kaj en la Patro. 25Kaj jen estas la promeso, kiun li promesis al ni: la vivo eterna. 26Ĉi tion mi skribis al vi pri tiuj, kiuj vin forlogas de la vojo. 27Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri ĉio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel ĝi vin instruis, vi restas en li. 28Kaj nun, infanetoj, restu en li; por ke, se li elmontriĝos, ni havu kuraĝon, kaj ne hontu antaŭ li ĉe lia alveno. 29Se vi scias, ke li estas justa, vi scias, ke ankaŭ ĉiu, kiu faras justecon, el li naskiĝis.¶