1Nun rilate al oferitaĵoj al idoloj: Ni scias, ke ni ĉiuj havas scion. La scio bloveŝveligas, sed la amo edifas. 2Se iu opinias, ke li scias ion, tiu ankoraŭ ne tiel scias, kiel li devus scii; 3sed se iu amas Dion, tiu estas konata de Li. 4Rilate do la manĝadon de la idoloferitaĵoj, ni scias, ke idolo estas neniaĵo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu. 5Ĉar kvankam estas tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aŭ sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj, 6tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li. 7Tamen ne ĉe ĉiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia ĝisnuna kutimiĝo al la idolo, manĝas la manĝaĵon kiel oferitaĵon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpuriĝas. 8Sed manĝaĵo ne rekomendos nin al Dio; ĉar ni havas nek mankon, se ni ne manĝas, nek profiton, se ni manĝas. 9Sed gardu vin, por ke ĉi tiu via libereco ne fariĝu faligilo por la malfortuloj. 10Ĉar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan ĉe manĝo en idolejo, ĉu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuraĝiĝos manĝi idoloferitaĵojn? 11Pro via scio do pereas la malfortulo, la frato, pro kiu Kristo mortis. 12Kaj tiamaniere, pekante kontraŭ la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraŭ Kristo. 13Tial se manĝaĵo maledifas mian fraton, mi neniam plu manĝos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.¶