1Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj. 2Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis. 3Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.¶ 4Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito. 5Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro. 6Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj. 7Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo. 8Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito; 9al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; 10kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj; 11sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.¶ 12Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo. 13Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito. 14Ĉar la korpo estas ne unu membro, sed multaj. 15Se la piedo diros: Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo — ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. 16Kaj se la orelo diros: Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo — ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. 17Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado? 18Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis. 19Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo? 20Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo. 21Kaj la okulo ne povas diri al la mano: Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj: Mi vin ne bezonas. 22Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj; 23kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion; 24sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon, 25por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian. 26Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas. 27Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto. 28Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn. 29Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj? 30ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas? 31Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi.¶