1Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis ĉiuj sub la nubo, kaj ĉiuj trairis la maron; 2kaj ĉiuj baptiĝis en Moseon en la nubo kaj en la maro; 3kaj ĉiuj manĝis la saman spiritan manĝaĵon; 4kaj ĉiuj trinkis la saman spiritan trinkaĵon; ĉar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo. 5Tamen la plejmulto el ili ne plaĉis al Dio; ili ja disĵetiĝis en la dezerto. 6Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonaĵojn, kiel ili ankaŭ deziregis. 7Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite: La popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi. 8Kaj ni ne malĉastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil. 9Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj. 10Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto. 11Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj ĝi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondaĝoj. 12Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu. 13Nenia tento vin prenis, krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti.¶ 14Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado. 15Mi parolas kiel al saĝuloj; vi juĝu tion, kion mi diras. 16Ĉu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? 17pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano. 18Rigardu Izraelon laŭ la karno: ĉu ne estas tiuj, kiuj manĝas la oferojn, partoprenantoj en la altaro? 19Kion do mi diras? ke idoloferitaĵo estas io, aŭ ke idolo estas io? 20Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj. 21Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĉe la tablo de demonoj. 22Aŭ ĉu ni ĵaluzigas la Sinjoron? ĉu ni estas pli fortaj ol li?¶ 23Ĉio estas permesata; sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas permesata; sed ne ĉio edifas. 24Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo. 25Kion oni vendas en la buĉejo, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco; 26ĉar al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas. 27Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaŭ vi, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco. 28Sed se iu diras al vi: Ĉi tio estas oferitaĵo — ne manĝu, pro la montrinto, kaj pro konscienco: 29konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; ĉar kial mia libereco estus juĝata per alia konscienco? 30Se mi danke partoprenas, kial mi estus mallaŭdata pri tio, pro kio mi donas dankon? 31Ĉu do vi manĝas, aŭ trinkas, aŭ kion ajn vi faras, faru ĉion por la gloro de Dio. 32Ne metu faligilon, ĉu por Judoj, aŭ por Grekoj, aŭ por la eklezio de Dio; 33tiel same, kiel mi ankaŭ plaĉas al ĉiuj en ĉio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili saviĝu.¶