1La filoj de Isaĥar estis: Tola, Pua, Jaŝub, kaj Ŝimron — kvar. 2La idoj de Tola: Uzi, Refaja, Jeriel, Jaĥmaj, Jibsam, kaj Ŝemuel, ĉefoj de patrodomoj de Tola, kuraĝaj militistoj en siaj generacioj; ilia nombro en la tempo de David estis dudek du mil sescent. 3La idoj de Uzi: Jizraĥja; la idoj de Jizraĥja: Miĥael, Obadja, Joel, kaj Jiŝija — kune kvin patrodomoj. 4Kun ili, laŭ iliaj generacioj, laŭ iliaj patrodomoj, estis da militistoj armitaj por milito tridek ses mil; ĉar ili havis multe da edzinoj kaj infanoj. 5Da iliaj fratoj, en ĉiuj familioj de Isaĥar, estis okdek sep mil batalkapabluloj, ĉiuj enskribitaj en la genealogiajn listojn.¶ 6Ĉe Benjamen: Bela, Beĥer, kaj Jediael — tri. 7La idoj de Bela: Ecbon, Uzi, Uziel, Jerimot, kaj Iri — kvin patrodomoj, militkapablaj. En la genealogiaj listoj ili prezentis la nombron de dudek du mil tridek kvar. 8La idoj de Beĥer: Zemira, Joaŝ, Eliezer, Eljoenaj, Omri, Jeremot, Abija, Anatot, kaj Alemet; ĉiuj ili estis la filoj de Beĥer. 9En la listoj, laŭ ilia genealogio, laŭ iliaj patrodomoj, estis dudek mil ducent batalkapabluloj. 10La idoj de Jediael: Bilhan; la idoj de Bilhan: Jeuŝ, Benjamen, Ehud, Kenaana, Zetan, Tarŝiŝ, kaj Aĥiŝaĥar. 11Ĉiuj ili estis la idoj de Jediael, laŭ patrodomoj, batalkapabluloj, dek sep mil ducent armitaj por milito. 12Ŝupim kaj Ĥupim, idoj de Ir; Ĥuŝim, idoj de Aĥer.¶ 13La filoj de Naftali: Jaĥciel, Guni, Jecer, kaj Ŝalum, filoj de Bilha.¶ 14La filoj de Manase: Asriel, kiun naskis lia kromvirino, Sirianino; ŝi naskis ankaŭ Maĥiron, la patron de Gilead. 15Maĥir prenis edzinon el la domanaro de Ĥupim kaj Ŝupim; la nomo de lia fratino estis Maaĥa. La nomo de la dua estis Celofĥad. Celofĥad havis nur filinojn. 16Kaj Maaĥa, la edzino de Maĥir, naskis filon kaj donis al li la nomon Pereŝ; la nomo de lia frato estis Ŝereŝ; liaj filoj estis Ulam kaj Rekem. 17La filo de Ulam estis Bedan. Tio estas la filoj de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase. 18Lia fratino Moleĥet naskis Iŝ-Hodon, Abiezeron, kaj Maĥlan. 19La filoj de Ŝemida estis: Aĥjan, Ŝeĥem, Likĥi, kaj Aniam.¶ 20La idoj de Efraim: Ŝutelaĥ, kaj lia filo Bered, kaj lia filo Taĥat, kaj lia filo Eleada, kaj lia filo Taĥat, 21kaj lia filo Zabad, kaj lia filo Ŝutelaĥ, kaj Ezer, kaj Elead. Kaj mortigis ilin la loĝantoj de Gat, la indiĝenoj de la lando, kiam ili iris, por forpreni iliajn brutojn. 22Kaj ilia patro Efraim funebris longan tempon, kaj liaj fratoj venis, por konsoli lin. 23Kaj li envenis al sia edzino, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon, kaj donis al li la nomon Beria, ĉar malfeliĉo okazis en lia domo. 24Lia filino estis Ŝeera. Ŝi konstruis Bet-Ĥoronon, la malsupran kaj la supran, kaj Uzen-Ŝeeran. 25Kaj lia filo estis Refaĥ, lia filo estis Reŝef, lia filo estis Telaĥ, lia filo estis Taĥan, 26lia filo estis Ladan, lia filo estis Amihud, lia filo estis Eliŝama, 27lia filo estis Nun, lia filo estis Josuo. 28Ilia posedaĵo kaj loĝloko estis Bet-El kaj ĝiaj filinurboj, oriente Naaran, okcidente Gezer kun ĝiaj filinurboj, kaj Ŝeĥem kun ĝiaj filinurboj, ĝis Aza kun ĝiaj filinurboj; 29ĉe la flanko de la Manaseidoj: Bet-Ŝean kun ĝiaj filinurboj, Taanaĥ kun ĝiaj filinurboj, Megido kun ĝiaj filinurboj, Dor kun ĝiaj filinurboj. En tiuj lokoj loĝis la idoj de Jozef, filo de Izrael.¶ 30La filoj de Aŝer: Jimna, Jiŝva, Jiŝvi, Beria; ilia fratino estis Seraĥ. 31La filoj de Beria: Ĥeber, kaj Malkiel, kiu estis la patro de Birzait. 32Ĥeber naskigis Jafleton, Ŝomeron, Ĥotamon, kaj Ŝuan, ilian fratinon. 33La filoj de Jaflet: Pasaĥ, Bimhal, kaj Aŝvat. Tio estas la filoj de Jaflet. 34La filoj de Ŝemer: Aĥi, Rohaga, Jeĥuba, kaj Aram. 35La filoj de lia frato Helem: Cofaĥ, Jimna, Ŝeleŝ, kaj Amal. 36La filoj de Cofaĥ: Suaĥ, Ĥarnefer, Ŝual, Beri, Jimra, 37Becer, Hod, Ŝama, Ŝilŝa, Jitran, kaj Beera. 38La filoj de Jeter: Jefune, Pispa, kaj Ara. 39La filoj de Ula: Araĥ, Ĥaniel, kaj Ricja. 40Ĉiuj ĉi tiuj estis idoj de Aŝer, ĉefoj de patrodomoj, elektitaj, kuraĝaj militistoj, ĉefaj estroj. Ili estis enskribitaj en la genealogia listo, en la militistaro, por milito; ilia nombro estis dudek ses mil viroj.¶