1La filoj de Jehuda estis: Perec, Ĥecron, Karmi, Ĥur, kaj Ŝobal. 2Reaja, filo de Ŝobal, naskigis Jaĥaton; Jaĥat naskigis Aĥumajon kaj Lahadon; tio estas la familioj de la Coreaidoj. 3Kaj jen estas la domanaro de Etam: Jizreel, Jiŝma, Jidbaŝ; la nomo de ilia fratino estis Haclelponi; 4kaj Penuel, la fondinto de Gedor, kaj Ezer, la fondinto de Ĥuŝa. Tio estas la idoj de Ĥur, unuenaskito de Efrata, posedanto de Bet-Leĥem. 5Aŝĥur, fondinto de Tekoa, havis du edzinojn: Ĥela kaj Naara. 6Naara naskis al li Aĥuzamon, Ĥeferon, Temnin, kaj Aĥaŝtarin; tio estas la filoj de Naara; 7la filoj de Ĥela estis: Ceret, Coĥar, kaj Etnan. 8Koc naskigis Anubon, Cobeban, kaj la familiojn de Aĥarĥel, filo de Harum. 9Jabec estis la plej estimata inter siaj fratoj. Lia patrino donis al li la nomon Jabec, ĉar ŝi diris: En malĝojo mi naskis. 10Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael, dirante: Ho, se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn, kaj Via mano estus kun mi kaj forigus la malbonon, por ke mi ne havu aflikton! Kaj Dio plenumis tion, pri kio li petis. 11Kelub, frato de Ŝuĥa, naskigis Meĥiron; ĉi tiu estis la patro de Eŝton. 12Eŝton naskigis Bet-Rafan, Paseaĥon, kaj Teĥinan, fondinton de la urbo Naĥaŝ; tio estas la loĝantoj de Reĥa. 13La filoj de Kenaz estis: Otniel kaj Seraja; la filo de Otniel estis Ĥatat. 14Meonotaj naskigis Ofran, kaj Seraja naskigis Joabon, fondinton de la Valo de Ĉarpentistoj; ĉar ili estis ĉarpentistoj. 15La filoj de Kaleb, filo de Jefune: Iru, Ela, kaj Naam; la filo de Ela estis Kenaz. 16La filoj de Jehalelel: Zif, Zifa, Tirja, kaj Asarel. 17La filoj de Ezra: Jeter, Mered, Efer, kaj Jalon. Ŝi naskis Mirjamon, Ŝamajon, kaj Jiŝbaĥon, la patron de Eŝtemoa; 18dum lia edzino la Judino naskis Jeredon, fondinton de Gedor, Ĥeberon, fondinton de Soĥo, kaj Jekutielon, fondinton de Zanoaĥ. Tiuj estis la filoj de Bitja, filino de Faraono, kiun prenis Mered. 19La filoj de la edzino de Hodija, fratino de Naĥam: la patro de Keila, la Garmano, kaj Eŝtemoa, la Maaĥatano. 20La filoj de Ŝimon: Amnon, Rina, Ben-Ĥanan, kaj Tilon; la filoj de Jiŝei: Zoĥet kaj Ben-Zoĥet. 21La filoj de Ŝela, filo de Jehuda: Er, patro de Leĥa, kaj Lada, patro de Mareŝa, kaj la familioj de la tolfaristoj el la domo de Aŝbea; 22kaj Jokim, kaj la loĝantoj de Kozeba, kaj Joaŝ, kaj Saraf, kiuj estis sinjoroj en Moab kaj poste revenis en Bet-Leĥemon, laŭ antikvaj rakontoj. 23Ili estis potistoj, kaj loĝis inter ĝardenoj kaj brutejoj; ĉe la reĝo ili tie loĝis por liaj laboroj.¶ 24La filoj de Simeon: Nemuel, Jamin, Jarib, Zeraĥ, kaj Ŝaul. 25La filo de ĉi tiu estis Ŝalum; la filo de ĉi tiu estis Mibsam; la filo de ĉi tiu estis Miŝma. 26La filoj de Miŝma: lia filo Ĥamuel, lia filo Zakur, lia filo Ŝimei. 27Ŝimei havis dek ses filojn kaj ses filinojn; sed liaj fratoj ne havis multe da filoj, kaj ilia tuta parencaro ne tiel multiĝis, kiel la idaro de Jehuda. 28Ili loĝis en Beer-Ŝeba, Molada, kaj Ĥacar-Ŝual, 29en Bilha, Ecem, kaj Tolad, 30en Betuel, Ĥorma, kaj Ciklag, 31en Bet-Markabot, Ĥacar-Susim, Bet-Biri, kaj Ŝaaraim. Tio estis iliaj urboj ĝis la reĝado de David. 32Iliaj vilaĝoj estis: Etam, Ain, Rimon, Toĥen, kaj Aŝan, kvin urboj; 33kaj ĉiuj iliaj vilaĝoj, kiuj estis ĉirkaŭ tiuj urboj, ĝis Baal. Tie estis ilia loĝloko, kaj ili havis apartan genealogian registron. 34Kaj Meŝobab, Jamleĥ, Joŝa, filo de Amacja, 35Joel, Jehu, filo de Joŝibja, filo de Seraja, filo de Asiel, 36Eljoenaj, Jaakoba, Jeŝoĥaja, Asaja, Adiel, Jesimiel, Benaja, 37Ziza, filo de Ŝifi, filo de Alon, filo de Jedaja, filo de Ŝimri, filo de Ŝemaja. 38Ĉi tiuj, cititaj laŭ iliaj nomoj, estis princoj en siaj familioj, kaj iliaj patrodomoj forte vastiĝis. 39Ili iris ĝis Gedor, ĝis la orienta flanko de la valo, por serĉi paŝtejon por siaj ŝafoj; 40kaj ili trovis paŝtejon grasan kaj bonan, kaj teron vastan, trankvilan, kaj kvietan, ĉar el la Ĥamidoj estis tiuj, kiuj tie loĝis antaŭe. 41Kaj venis tiuj, kiuj ĵus estas cititaj, en la tempo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj disbatis iliajn tendojn, kaj ankaŭ la Meunojn, kiuj tie troviĝis, kaj ekstermis ilin por ĉiam kaj ekloĝis sur ilia loko, ĉar tie estis paŝtejo por iliaj ŝafoj. 42Kaj el ili, el la idoj de Simeon, kvincent homoj iris al la monto Seir; iliaj estroj estis Pelatja, Nearja, Refaja, kaj Uziel, filoj de Jiŝei. 43Kaj ili venkobatis la restintajn saviĝintojn de Amalek kaj ekloĝis tie por ĉiam.¶