1La Izraelidoj havis laŭ sia nombro ĉefojn de patrodomoj, milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al la reĝo pri ĉiuj aferoj de la apartaĵoj, interŝanĝante sin ĉiumonate, en ĉiuj monatoj de la jaro. Ĉiu apartaĵo konsistis el dudek kvar mil. 2Super la unua apartaĵo en la unua monato estis Jaŝobeam, filo de Zabdiel; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil; 3li estis el la idoj de Perec, la ĉefo de ĉiuj militestroj por la unua monato. 4Super la apartaĵo de la dua monato estis Dodaj, la Aĥoĥido; en lia apartaĵo estis ankaŭ la princo Miklot; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 5La tria militestro, por la tria monato, estis Benaja, filo de la pastro Jehojada; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 6Ĉi tiu Benaja estis el la tridek herooj, kaj estro super ili; en lia apartaĵo estis lia filo Amizabad. 7La kvara, por la kvara monato, estis Asahel, frato de Joab, kaj post li lia filo Zebadja; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 8La kvina, por la kvina monato, estis la estro Ŝamhut, la Jizraĥido; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 9La sesa, por la sesa monato, estis Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 10La sepa, por la sepa monato, estis Ĥelec, la Pelonano, el la Efraimidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 11La oka, por la oka monato, estis Sibĥaj, la Ĥuŝaido, el la Zeraĥidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 12La naŭa, por la naŭa monato, estis Abiezer, la Anatotano, el la Benjamenidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 13La deka, por la deka monato, estis Maharaj, la Netofaano, el la Zeraĥidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 14La dek-unua, por la dek-unua monato, estis Benaja, la Piratonano, el la Efraimidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 15La dek-dua, por la dek-dua monato, estis Ĥeldaj, la Netofaano, el la Otnielidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.¶ 16Kaj super la triboj de Izrael: la estro de la Rubenidoj estis Eliezer, filo de Ziĥri; de la Simeonidoj: Ŝefatja, filo de Maaĥa; 17de la Levidoj: Ĥaŝabja, filo de Kemuel; de la Aaronidoj: Cadok; 18de la Jehudaidoj: Elihu, el la fratoj de David; de la Isaĥaridoj: Omri, filo de Miĥael; 19de la Zebulunidoj: Jiŝmaja, filo de Obadja; de la Naftaliidoj: Jerimot, filo de Azriel; 20de la Efraimidoj: Hoŝea, filo de Azazja; de la duontribo de Manase: Joel, filo de Pedaja; 21de la duontribo de Manase en Gilead: Jido, filo de Zeĥarja; de la Benjamenidoj: Jaasiel, filo de Abner; 22de la Danidoj: Azarel, filo de Jeroĥam. Tio estis la estroj de la triboj de Izrael. 23Sed David ne faris kalkulon de tiuj, kiuj havis la aĝon de malpli ol dudek jaroj; ĉar la Eternulo promesis multigi Izraelon simile al la steloj de la ĉielo. 24Joab, filo de Ceruja, komencis la kalkuladon, sed ne finis. Kaj pro tio estis kolero kontraŭ Izrael; kaj tiu kalkulado ne estas enportita en la kronikon pri la reĝo David.¶ 25Super la trezoroj de la reĝo estis Azmavet, filo de Adiel; super la trezoroj sur la kampo, en la urboj, en la vilaĝoj, kaj en la turoj estis Jonatan, filo de Uzija. 26Super la plenumantoj de la laboroj sur la kampo, super la terkultivo, estis Ezri, filo de Kelub. 27Super la vinberĝardenoj estis Ŝimei, la Ramaano; super la provizoj de vino en la vinberĝardenoj estis Zabdi, la Ŝefamano. 28Super la olivarboj kaj super la sikomoroj, kiuj estis en la valo, estis Baal-Ĥanan, la Gederano; super la provizoj de oleo estis Joaŝ. 29Super la bovoj, kiuj paŝtiĝis en Ŝaron, estis Ŝitraj, la Ŝaronano; super la bovoj en la valoj estis Ŝafat, filo de Adlaj. 30Super la kameloj estis Obil, la Iŝmaelido; super la azeninoj estis Jeĥdeja, la Meronotano. 31Super la ŝafoj estis Jaziz, la Hagarido. Ĉiuj ĉi tiuj estis estroj super la havaĵoj, kiujn posedis la reĝo David.¶ 32Jonatan, onklo de David, estis konsilisto; li estis homo kompetenta kaj klera; Jeĥiel, filo de Ĥaĥmoni, estis ĉe la filoj de la reĝo. 33Aĥitofel estis konsilisto de la reĝo; Ĥuŝaj, la Arkano, estis amiko de la reĝo. 34Post Aĥitofel estis Jehojada, filo de Benaja, kaj Ebjatar; la militestro de la reĝo estis Joab.¶