1Jen estas la filoj de Izrael: Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isaĥar, Zebulun, 2Dan, Jozef, Benjamen, Naftali, Gad, kaj Aŝer.¶ 3La filoj de Jehuda: Er, Onan, kaj Ŝela, tri naskiĝis al li de Bat-Ŝua, la Kanaanidino. Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la Eternulo, kaj Li mortigis lin. 4Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zeraĥon. La nombro de ĉiuj filoj de Jehuda estis kvin. 5La filoj de Perec: Ĥecron kaj Ĥamul. 6La filoj de Zeraĥ: Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili ĉiuj estis kvin. 7La filoj de Karmi: Aĥan, kiu malĝojigis Izraelon, pekinte kontraŭ anatemaĵo. 8La filoj de Etan: Azarja. 9La filoj de Ĥecron, kiuj naskiĝis al li: Jeraĥmeel, Ram, kaj Kelubaj. 10Ram naskigis Aminadabon; Aminadab naskigis Naĥŝonon, princon de la idoj de Jehuda; 11Naĥŝon naskigis Salman; Salma naskigis Boazon; 12Boaz naskigis Obedon; Obed naskigis Jiŝajon; 13Jiŝaj naskigis sian unuenaskiton Eliab, la dua estis Abinadab, la tria estis Ŝimea, 14la kvara estis Netanel, la kvina estis Radaj, 15la sesa estis Ocem, la sepa estis David. 16Iliaj fratinoj estis: Ceruja kaj Abigail. La filoj de Ceruja estis: Abiŝaj, Joab, kaj Asahel — tri. 17Abigail naskis Amasan; la patro de Amasa estis Jeter, Iŝmaelido. 18Kaleb, filo de Ĥecron, naskigis de sia edzino Azuba kaj de Jeriot; jen estas ŝiaj filoj: Jeŝer, Ŝobab, kaj Ardon. 19Kiam mortis Azuba, Kaleb prenis al si Efratan, kaj ŝi naskis al li Ĥuron. 20Ĥur naskigis Urin; kaj Uri naskigis Becalelon. 21Poste Ĥecron envenis al la filino de Maĥir, patro de Gilead; li prenis ŝin, kiam li havis la aĝon de sesdek jaroj, kaj ŝi naskis al li Segubon. 22Segub naskigis Jairon, kaj li havis dudek tri urbojn en la lando Gilead. 23Sed la Geŝuranoj kaj Sirianoj forprenis de ili la Vilaĝojn de Jair, Kenaton kaj ĝiajn dependaĵojn, sesdek urbetojn. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Maĥir, patro de Gilead. 24Post la morto de Ĥecron en Kaleb-Efrata la edzino de Ĥecron, Abija, naskis al li Aŝĥuron, la fondinton de Tekoa. 25La filoj de Jeraĥmeel, unuenaskito de Ĥecron, estis: la unuenaskito Ram, poste Buna, Oren, Ocem, kaj Aĥija. 26Jeraĥmeel havis ankaŭ alian edzinon, ŝia nomo estis Atara; ŝi estis la patrino de Onam. 27La filoj de Ram, la unuenaskito de Jeraĥmeel, estis: Maac, Jamin, kaj Eker. 28La filoj de Onam estis: Ŝamaj kaj Jada. La filoj de Ŝamaj estis: Nadab kaj Abiŝur. 29La nomo de la edzino de Abiŝur estis Abiĥail; ŝi naskis al li Aĥbanon kaj Molidon. 30La filoj de Nadab estis: Seled kaj Apaim. Seled mortis sen infanoj. 31La filo de Apaim estis Jiŝei. La filo de Jiŝei estis Ŝeŝan. La filo de Ŝeŝan estis Aĥlaj. 32La filoj de Jada, frato de Ŝamaj, estis: Jeter kaj Jonatan. Jeter mortis sen infanoj. 33La filoj de Jonatan estis: Pelet kaj Zaza. Tio estis la idoj de Jeraĥmeel. 34Ŝeŝan ne havis filojn, sed nur filinojn. Ŝeŝan havis sklavon Egipton, kies nomo estis Jarĥa; 35kaj Ŝeŝan donis sian filinon kiel edzinon al sia sklavo Jarĥa, kaj ŝi naskis al li Atajon. 36Ataj naskigis Natanon; kaj Natan naskigis Zabadon. 37Zabad naskigis Eflalon; kaj Eflal naskigis Obedon. 38Obed naskigis Jehun, kaj Jehu naskigis Azarjan. 39Azarja naskigis Ĥelecon; kaj Ĥelec naskigis Eleasan. 40Eleasa naskigis Sismajon; kaj Sismaj naskigis Ŝalumon. 41Ŝalum naskigis Jekamjan; kaj Jekamja naskigis Eliŝaman. 42La filoj de Kaleb, frato de Jeraĥmeel: lia unuenaskito Meŝa, kiu estis la fondinto de Zif; kaj la filoj de Mareŝa, fondinto de Ĥebron. 43La filoj de Ĥebron: Koraĥ, Tapuaĥ, Rekem, kaj Ŝema. 44Ŝema naskigis Raĥamon, fondinton de Jorkeam; kaj Rekem naskigis Ŝamajon. 45La filo de Ŝamaj estis Maon; kaj Maon estis la fondinto de Bet-Cur. 46Kaj Efa, kromvirino de Kaleb, naskis Ĥaranon, Mocan, kaj Gazezon; kaj Ĥaran naskigis Gazezon. 47La filoj de Jedaj estis: Regem, Jotam, Geŝan, Pelet, Efa, kaj Ŝaaf. 48Maaĥa, kromvirino de Kaleb, naskis Ŝeberon kaj Tirĥanan. 49Ŝi naskis ankaŭ Ŝaafon, la fondinton de Madmana, Ŝevan, la fondinton de Maĥbena kaj la fondinton de Gibea. La filino de Kaleb estis Aĥsa. 50Tio estis la idoj de Kaleb: la filo de Ĥur, unuenaskito de Efrata: Ŝobal, fondinto de Kirjat-Jearim, 51Salma, fondinto de Bet-Leĥem, Ĥaref, fondinto de Bet-Gader. 52Ŝobal, fondinto de Kirjat-Jearim, havis la filojn: Haroe, duono de la Menuĥot. 53La familioj de Kirjat-Jearim estis: la Jetridoj, la Putidoj, la Ŝumatidoj, la Miŝraidoj. De ĉi tiuj devenis la Coreaidoj kaj la Eŝtaolidoj. 54La idoj de Salma: la Bet-Leĥemanoj, la Netofaanoj, la Atrotanoj de la domo de Joab, la duono de la Manaĥatanoj, la Coreanoj; 55kaj la familioj de la skribistoj, kiuj loĝis en Jabec, la Tiratidoj, Ŝimeatidoj, kaj Suĥatidoj; tio estis la Kenidoj, kiuj devenis de Ĥamat, la fondinto de Bet-Reĥab.¶