1Adam, Set, Enoŝ, 2Kenan, Mahalalel, Jared, 3Ĥanoĥ, Metuŝelaĥ, Lemeĥ, 4Noa, Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.¶ 5La filoj de Jafet: Gomer, Magog, Madaj, Javan, Tubal, Meŝeĥ, kaj Tiras. 6La filoj de Gomer: Aŝkenaz, Rifat, kaj Togarma. 7La filoj de Javan: Eliŝa, Tarŝiŝ, Kitim, kaj Dodanim.¶ 8La filoj de Ĥam: Kuŝ, Micraim, Put, kaj Kanaan. 9La filoj de Kuŝ: Seba, Ĥavila, Sabta, Raama, kaj Sabteĥa. La filoj de Raama: Ŝeba kaj Dedan. 10Kuŝ naskigis ankaŭ Nimrodon; ĉi tiu komencis esti potenculo sur la tero. 11Micraim naskigis la Ludidojn, la Anamidojn, la Lehabidojn, la Naftuĥidojn, 12la Patrusidojn, la Kasluĥidojn (de kiuj devenis la Filiŝtoj), kaj la Kaftoridojn. 13De Kanaan naskiĝis Cidon, lia unuenaskito, kaj Ĥet, 14la Jebusidoj, la Amoridoj, la Girgaŝidoj, 15la Ĥividoj, la Arkidoj, la Sinidoj, 16la Arvadidoj, la Cemaridoj, la Ĥamatidoj.¶ 17La filoj de Ŝem: Elam, Aŝur, Arpaĥŝad, Lud, Aram, Uc, Ĥul, Geter, kaj Meŝeĥ. 18De Arpaĥŝad naskiĝis Ŝelaĥ, de Ŝelaĥ naskiĝis Eber. 19Al Eber naskiĝis du filoj: la nomo de unu estis Peleg, ĉar en lia tempo estis dividita la tero; la nomo de lia frato estis Joktan. 20De Joktan naskiĝis Almodad, Ŝelef, Ĥacarmavet, Jeraĥ, 21Hadoram, Uzal, Dikla, 22Ebal, Abimael, Ŝeba, 23Ofir, Ĥavila, kaj Jobab. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Joktan.¶ 24Ŝem, Arpaĥŝad, Ŝelaĥ, 25Eber, Peleg, Reu, 26Serug, Naĥor, Teraĥ, 27Abram (tio estas Abraham). 28La filoj de Abraham: Isaak kaj Iŝmael.¶ 29Jen estas ilia genealogio: de Iŝmael, la unuenaskito Nebajot, poste Kedar, Adbeel, Mibsam, 30Miŝma, Duma, Masa, Ĥadad, Tema, 31Jetur, Nafiŝ, kaj Kedma. Tio estas la filoj de Iŝmael.¶ 32La filoj de Ketura, kromvirino de Abraham, kiujn ŝi naskis: Zimran, Jokŝan, Medan, Midjan, Jiŝbak, kaj Ŝuaĥ. Kaj la filoj de Jokŝan estis Ŝeba kaj Dedan. 33La filoj de Midjan: Efa, Efer, Ĥanoĥ, Abida, kaj Eldaa. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Ketura.¶ 34Abraham naskigis Isaakon. La filoj de Isaak: Esav kaj Izrael.¶ 35La filoj de Esav: Elifaz, Reuel, Jeuŝ, Jalam, kaj Koraĥ. 36La filoj de Elifaz: Teman, Omar, Cefi, Gatam, Kenaz, Timna, kaj Amalek. 37La filoj de Reuel: Naĥat, Zeraĥ, Ŝama, kaj Miza. 38La filoj de Seir: Lotan, Ŝobal, Cibeon, Ana, Diŝon, Ecer, kaj Diŝan. 39La filoj de Lotan: Ĥori kaj Homam; la fratino de Lotan estis Timna. 40La filoj de Ŝobal: Aljan, Manaĥat, Ebal, Ŝefi, kaj Onam. La filoj de Cibeon: Aja kaj Ana. 41La filoj de Ana: Diŝon. La filoj de Diŝon: Ĥamran, Eŝban, Jitran, kaj Keran. 42La filoj de Ecer: Bilhan, Zaavan, kaj Jaakan. La filoj de Diŝan: Uc kaj Aran. 43Jen estas la reĝoj, kiuj reĝis en la lando de Edom, antaŭ ol aperis reĝo ĉe la Izraelidoj: Bela, filo de Beor; la nomo de lia urbo estis Dinhaba. 44Kaj Bela mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Jobab, filo de Zeraĥ, el Bocra. 45Kaj Joab mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Ĥuŝam, el la lando de la Temanidoj. 46Kaj Ĥuŝam mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; la nomo de lia urbo estis Avit. 47Kaj Hadad mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Samla el Masreka. 48Kaj Samla mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Ŝaul el Reĥobot ĉe la Rivero. 49Kaj Ŝaul mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor. 50Kaj Baal-Ĥanan mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Hadad; la nomo de lia urbo estis Pai; la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred, filino de Me-Zahab. 51Kaj Hadad mortis. Tiam la ĉefoj de Edom estis: ĉefo Timna, ĉefo Alva, ĉefo Jetet, 52ĉefo Oholibama, ĉefo Ela, ĉefo Pinon, 53ĉefo Kenaz, ĉefo Teman, ĉefo Mibcar, 54ĉefo Magdiel, ĉefo Iram. Tio estas la ĉefoj de Edom.¶