1Ĉar Bileam vidis, ke al la Eternulo plaĉas beni Izraelon, li ne iris, kiel antaŭe, por aŭguri, sed li turnis sian vizaĝon al la dezerto. 2Kaj Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laŭ siaj triboj; kaj la spirito de Dio venis sur lin. 3Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:¶ 4Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio, 5Kiel belaj estas viaj tendoj, ho Jakob, 6Kiel valoj ili etendiĝas, 7Fluos akvo el liaj siteloj, 8Dio, kiu elkondukis lin el Egiptujo, 9Li genuiĝis, li kuŝiĝis, 10Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraŭ Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam: Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn! 11Kaj nun foriĝu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro. 12Kaj Bileam diris al Balak: Ĉu eĉ al viaj senditoj, kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene: 13Se Balak eĉ donus al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aŭ malbonon laŭ mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros. 14Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo. 15Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:¶ 16Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio 17Mi vidas lin, sed ne nun; 18Kaj Edom estos submetito, 19Kaj la reganto eliros el Jakob, 20Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:¶ 21Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:¶ 22Sed ruinigita estos Kain, 23Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:¶ 24Kaj venos ŝipoj de la lando de la Kitidoj, 25Kaj Bileam leviĝis, kaj foriris kaj revenis al sia loko; kaj ankaŭ Balak iris sian vojon.¶